Wikia

Vici de LFN

Demandoj

Talk0
2,871pages on
this wiki

Ekzistas tri specoj de demando: tiuj, kiujn oni povas respondi simple per "jes" aŭ "ne"; tiuj, kiuj prezentas liston de ebloj, inter kiuj oni elektu; kaj tiuj, kiuj petas apartan informon.

Krome, demandoj povas esti rektaj ("Kien ni iras?") aŭ nerektaj ("Mi demandis vin, kien ni iras", "Mi ne scias, kiu mi estas"). Rektaj demandoj finiĝas per demandosigno (?).

Ĉu-demandojEdit

Oni povas fari ĉu-demandon el frazo per aldono de esce ("ĉu") ĉe la komenco, aŭ de si? ("ĉu?") aŭ no? ("ĉu ne?") ĉe la fino. Alternative la nura ĉeesto de demandosigno – aŭ de leviĝanta frazmelodio en parolo – povas sufiĉi por implici demandon:

  • Esce tu parla deutx? – Ĉu vi parolas la germanan?
  • Tu ia come, si? – Vi manĝis, ĉu?
  • Nos es perdeda, no? – Ni perdiĝis, ĉu ne?
  • Vos comprende? – Ĉu vi komprenas?

Nerektaj ĉu-demandoj uzas siesce:

  • Me vole sabe si la posta ia ariva. – Mi volas scii, ĉu la poŝto alvenis.
  • El ia demanda esce me pote aida. – Ŝi demandis, ĉu mi povas helpi.

La respondo al ĉu-demando estas si ("jes") aŭ no ("ne"). Si diras, ke veras la eblo esprimita en la demando; no diras, ke ĝi falsas:

  • Tu desira bir? – Ĉu vi deziras bieron?
    • Si, per favore. – Jes, mi petas. (mi deziras bieron)
    • No, grasias. – Ne, dankon. (mi ne deziras bieron)

Se la demando havis negativan formon, si kaj no esprimas la samajn signifojn, kiel se la demando ne estus negativa. Sed tio povas esti konfuza, do pli klare povas esti respondo per plena frazo:

  • Tu no desira bir? – Ĉu vi ne deziras bieron?
    • Si. – Jes. (mi deziras bieron)
    • No. – Ne. (mi ne deziras bieron)
    • Si, me desira bir. – Jes, mi deziras bieron.
    • No, me no desira bir. – Ne, mi ne deziras bieron.

Demandoj pri alternativojEdit

Demando pri alternativoj simple petas, ke la aŭskultanto elektu unu el kelkaj ebloj, kutime esprimitaj kiel listo ligita per la konjunkcio o:

  • Tu desira te, cafe, o bir? – Ĉu vi deziras teon, kafon, aŭ bieron?
    • Cafe, per favore. – Kafon, mi petas.
  • Tu ia veni par auto, o par bisicle, o tu ia pasea? – Ĉu vi venis aŭte, aŭ bicikle, aŭ ĉu vi promenis?

Aliaj demandojEdit

Aliaj demandoj uzas demandajn difinilojn, pronomojn, aŭ adverbojn kiel ekzemple cual, ci, ce, cuando, cuanto, como, do, kaj per ce. La demandan vorton oni ofte movas al la komenco de la frazo, sed ĝi povas aperi ankaŭ tie, kie ĝia respondo aperus:

  • Cual libro tu leje? = Tu leje cual libro? – Kiun libron vi legas?
  • Ci es tu autor prefereda? = Tu autor prefereda es ci? – Kiu estas via preferata aŭtoro?
  • Ce es acel musica fea? = Acel musica fea es ce? – Kio estas ĉi tiu malbela muziko?
  • Ce tu fa? = Tu fa ce? – Kion vi faras?
  • Cuando tu dormi? = Tu dormi cuando? – Kiam vi dormas?
  • Cuanto tu va esplica? = Tu va esplica cuanto? – Kiom vi klarigos?
  • Como vos ia evade? = Vos ia evade como? – Kiel vi eskapis?
  • Do es nos? = Nos es do? – Kie ni estas?
  • Per ce tu core? = Tu core per ce? – Kial vi kuras?
Advertisement | Your ad here

Photos

Add a Photo
2,935photos on this wiki
See all photos >

Recent Wiki Activity

See more >

Around Wikia's network

Random Wiki