FANDOM


Difinilo estas vorto, kiu modifas substantivon por priskribi ties identecon kaj kvanton. Krom la pluralmontrilo -s (kiun oni rigardas kiel difinilon en LFN), la difiniloj staras ĉiam antaŭ la substantivo.

Ekzistas pluraj malsamaj klasoj de difinilo. Tipa ekzemplo de ĉiu klaso estas: tota, la, esta, cual, cada, mea, multe, otra.

Antaŭdifiniloj Edit

Tota signifas "ĉiom da" aŭ "ĉiuj". Ĝi indikas la tutan kvanton de tio, kion la substantivo esprimas. Se la substantivo nombreblas, ĝi estu plurala. Malsimile de cada, tota traktas la tuton kiel simplan aron, kaj ne kiel apartajn individuojn:

  • Tota linguas es asurda. – Ĉiuj lingvoj estas absurdaj.
  • Me va ama tu per tota tempo. – Mi amos vin per ĉiom da tempo / la tuto de la tempo.
  • La lete ia vade a tota locas. – La lakto iris ĉiudirekten.

Ambos signifas "ambaŭ". Oni povas uzi ĝin anstataŭ tota, kiam oni scias, ke la tuta kvanto estas nur du. La substantivo estu plurala:

  • Ambos gamas es debil. – Ambaŭ kruroj estas malfortaj.

Semantike, tota kaj ambos ne malsamas ol kvantaj difiniloj, sed oni traktas ilin kiel apartan klason pro ilia sintakso: ili staras antaŭ ĉiu alia difinilo en substantiva vortgrupo, inkluzive de la.

Oni povas ilin uzi ankaŭ kiel pronomojn.

Artikoloj Edit

LFN havas du artikolojn – la difina artikolo la, kaj la nedifina artikolo un. "Difina" ĉi tie signifas, ke la substantivo esprimas ion "jam difinitan", kaj ke ĝi do ne esprimas ion novan.

La enkondukas substantivon, kiu indikas iun aŭ ion, pri kiu la aŭskultanto jam konscias. Oni uzas ĝin en la jenaj specoj de situacio:

Oni jam menciis la aferon:

  • Me ia compra un casa. La casa es peti. – Mi aĉetis domon. La domo estas malgranda.

La aŭskultanto povas facile diveni, ke la afero ekzistas:

  • Me ia compra un casa. La cosina es grande. – Mi aĉetis domon. La kuirejo estas granda.

La cetero de la frazo specifas la aferon sufiĉe bone:

  • El ia perde la numeros de telefon de sua amis. – Ŝi perdis la telefonnumerojn de siaj amikoj.

La aŭskultanto povas rekte percepti la aferon:

  • La musica es bela, no? – La muziko belas, ĉu ne?

La afero estas bone konata al ĉiuj. Tio inkluzivas studokampojn kaj abstraktajn substantivojn:

  • La luna es multe distante de la tera. – La luno estas tre malproksima de la tero.
  • Me no comprende la matematica. – Mi ne komprenas matematikon.
  • El ama la cafe. – Ŝi amas kafon.
  • La felisia es plu importante ca la ricia. – Feliĉo pli gravas ol riĉo.

Un enkondukas singularan substantivon, kiu esprimas ion, pri kiu la aŭskultanto ankoraŭ ne konscias. Oni ne uzas ĝin kun pluralaj aŭ nenombreblaj substantivoj. (Simila difinilo ne ekzistas en Esperanto. Sed un funkcias ankaŭ kiel kvanta difinilo kun la signifo "unu".)

  • Me vole leje un libro. – Mi volas legi libron.
  • Un gato ia veni en la sala. – Kato venis en la ĉambron.

Iuj lingvoj havas partitivan artikolon, kiu indikas nespecifan kvanton de nenombrebla substantivo. LFN uzas la, aŭ neniun ajn artikolon:

  • Me gusta la cafe. – Mi ŝatas kafon / Mi ŝatas la kafon.
  • Me gusta cafe. – Mi ŝatas kafon.
  • Me bevi cafe. – Mi trinkas kafon.

Montraj difiniloj Edit

La montraj difiniloj gestas al tio, kion la substantivo esprimas, lokante ĝin en tempo aŭ spaco aŭ la teksto mem.

Esta signifas "ĉi tiu". Ĝi similas al la, sed montras ion proksiman al la parolanto, ĉu fizike, ĉu metafore:

  • Me posese esta casa. – Mi posedas ĉi tiun domon.
  • Esta libros es merveliosa. – Tiuj ĉi libroj estas mirindaj.
  • Me gusta esta cafe. – Mi ŝatas ĉi tiun kafon.
  • Esta mense ia es difisil. – Ĉi tiu monato malfacilis.
  • Esta frase conteni sinco parolas. – Ĉi frazo enhavas kvin vortojn.

Acel signifas "tiu". Ankaŭ ĝi similas al la, sed montras ion malproksiman de la parolanto, aŭ almenaŭ pli malproksiman ol esta:

  • Acel xico regarda acel xicas. – Tiu knabo rigardas tiujn knabinojn.
  • Atenta denova en acel modo. – Provu denove tiumaniere.
  • Acel torta es noncomable. – Tiu kuko estas nemanĝebla.

Oni povas ŝanĝi esta kaj acel al pronomoj.

Demandaj difiniloj Edit

La demandaj difiniloj estas unu maniero por krei demandojn.

Cual demandas "kiu" aŭ "kia":

  • Cual animal es acel? – Kiu/kia besto estas tio?
  • Cual vejetales es la plu bon? – Kiuj legomoj plej bonas?
  • Tu veni de cual pais? – De kiu lando vi venas?
  • Cual fenetras es rompeda? – Kiuj fenestroj estas rompitaj?
  • Cual pinta tu prefere? – Kiun farbon vi preferas?

Cuanto demandas "kiom da", ĉu kun nombrebla substantivo, ĉu kun nenombrebla:

  • Cuanto casas es en tua strada? – Kiom da domoj estas sur via strato?
  • Cuanto pan tu pote come? – Kiom da pano vi povas manĝi?

Oni uzas cual kaj cuanto ankaŭ kiel pronomojn.

Elektaj difiniloj Edit

La elektaj difiniloj elektas specifajn individuojn el la tuta aro:

  • cada – ĉiu
  • cualce – iu ajn
  • alga – iuj, iom da, kelkaj, kelke da
  • no – neniu, neniom da
  • sola – sola, solaj

Cada signifas "ĉiu", se oni rigardas la erojn laŭvice kiel apartajn individuojn. La substantivo estu nombrebla sed singulara:

  • Cada can ave un nom. – Ĉiu hundo havas nomon.
  • Me no ia leje cada parola. – Mi ne legis ĉiun vorton.
  • Tu fa la mesma era a cada ves. – Vi faras la saman eraron ĉiufoje.

Cualce signifas "iu ajn" – ne gravas, kiun oni elektos. La substantivo estas kutime nombrebla:

  • Prende cualce carta. – Elektu iun ajn karton.
  • Cualce contenadores va sufisi. – Iuj ajn ujoj sufiĉos.

Alga indikas, ke oni ne specifas la identecon de tio, kion la substantivo esprimas:

  • Me ia leje acel en alga libro. – Mi legis tiun en iu libro.
  • Cisa me va reveni a alga dia. – Eble mi revenos iun tagon.
  • Alga cosa es rompeda. – Io estas rompita.

Kiam oni uzas ĝin kun substantivo nenombrebla, aŭ substantivo nombrebla kaj plurala, alga indikas, ke oni ne specifas ne nur la identecon, sed ankaŭ la kvanton. Ofte oni subkomprenas, ke la nespecifa kvanto estas relative malgranda – alie oni dirus multe – sed ne tiom emfaze malgranda kiel ĉe poca:

  • Me va leje alga libros. – Mi legos kelkajn librojn.
  • Alga polvo ia cade de la sofito. – Iom da polvo falis de la plafono.
  • El ave alga pan en sua sesto. – Ŝi havas iom da pano en sia korbo.

No signifas "neniu" aŭ "neniom da". Ĝi indikas nulan kvanton (aŭ la neekziston) de tio, kion la substantivo esprimas:

  • Me ave no arbores en me jardin. – Mi havas neniujn arbojn / Mi ne havas arbojn en mia ĝardeno.
  • Tu va senti no dole. – Vi sentos neniun doloron.
  • No arbor es plu alta ca la tore Eiffel. – Neniu arbo estas pli alta ol la Eiffel-turo.
  • Me ia encontra no person en la parce. – Mi renkontis neniun (homon) en la parko.

Sola signifas "sola" – ekzistas aŭ gravas nur tiu ĉi kaj ne aliaj:

  • El es la sola dotor en la vila. – Li estas la sola kuracisto en la urbo.
  • Estas es la sola du parolas cual nos no comprende. – Ĉi tiuj estas la solaj du vortoj, kiujn ni ne komprenas.
  • Me va destrui la mur con un sola colpa. – Mi detruos la muron per unu sola bato.

Oni uzas ĉi tiujn difinilojn, escepte de no e sola, ankaŭ kiel pronomojn. Ili formas ankaŭ la specialajn pronomojn cadun, cualcun, algun, kaj nun, kiuj indikas homojn. Por indiki aĵojn, oni simple sekvas la difinilon per cosa.

Posedaj difiniloj Edit

La posedaj difiniloj estas mea, tua, nosa, e vosa:

  • Mea gato ia come un mus. – Mia kato manĝis muson.
  • Me gusta multe tua dansa. – Mi multe ŝatas vian dancon.
  • Nosa ecipo va gania la premio. – Nia teamo gajnos la premion.
  • Mea desira es forte. – Mia deziro esta forta.

Posedon oni povas indiki ankaŭ per tia esprimo kiel de me:

  • Acel es la casa de tu. – Tio estas via domo.

La triapersona poseda difinilo estas sua, egale kiam la responda pronomo estus el, lo, los, on, aŭ se:

  • La ipopotamo abri sua boca. – La hipopotamo malfermas sian buŝon.
  • Nos regarda sua dentes. – Ni rigardas ĝiajn dentojn.

Kvantaj difiniloj Edit

Kvantaj difiniloj helpas esprimi la kvanton de tio, kion la substantivo indikas:

  • -s – -j (pluralmontrilo)
  • un – unu
  • du, tre, cuatro... – du, tri, kvar...
  • multe – multaj, multe da
  • poca – malmultaj, malmulte da
  • plu – pli multaj, pli multe da
  • la plu – plej multaj, plej multe da
  • min – malpli multaj, malpli multe da
  • la min – malplej multaj, malplej multe da

La pluralmontrilo -s estas la plej baza kvanta difinilo. Substantiva vortgrupo, kiu inkluzivas pluralan substantivon, bezonas neniun alian difinilon:

  • Me va leje libros. – Mi legos librojn.
  • Me va leje la libros. – Mi legos la librojn.

Krom esti la nedifina artikolo, un estas la nombro "unu". Ĝi indikas unuopan kvanton de tio, kion la substantivo esprimas. La substantivo estu tial nombrebla sed singulara:

  • Me ave un frate e du sores. – Mi havas unu fraton kaj du fratinojn.

Simile, la aliaj nombrovortojdu, tre, cuatro, etc – estas kvantaj difiniloj.

  • Me ave tre gatos obesa. – Mi havas tri dikajn katojn.
  • Me ave cuatro plu anios ca mea frate. – Mi estas kvar jarojn pli aĝa ol mia frato.

Multe signifas "multaj" aŭ "multe da". Ĝi indikas grandan kvanton de tio, kion la substantivo esprimas, kaj oni uzas ĝin kun nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj:

  • Esta casa ia sta asi per multe anios. – Ĉi tiu domo staris ĉi tie multajn jarojn.
  • La pijones come multe pan. – La kolomboj manĝas multe da pano.

Poca estas la malo de multe, kaj indikas malgrandan kvanton. Ĝi signifas "malmultaj" aŭ "malmulte da":

  • Me reconose poca persones. – Mi rekonas malmultajn homojn. (vere ne multajn)
  • El pote dona poca aida. – Li povas doni malmulte da helpo. (vere ne multe)
  • Komparu: Me pote leje alga parolas. — Mi povas legi kelkajn vortojn. (malgrandan nombron)

Plu signifas "pli multaj" aŭ "pli multe da". Ĝi indikas pli grandan kvanton de tio, kion la substantivo esprimas, kaj oni uzas ĝin kun nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj. La plu signifas "plej multaj" aŭ "plej multe da" – la plej grandan kvanton:

  • Tu ave plu libros ca me. – Vi havas pli multe da libroj ol mi.
  • La plu linguas es bela. – Plej multaj lingvoj estas belaj.
  • Plu pan es en la cosina. – Pli da pano estas en la kuirejo.
  • La plu fango es repulsante. – Plej multe da koto estas abomeninda.

Min estas la malo de plu, kaj signifas "malpli multaj" aŭ "malpli multe da". Ĝi indikas pli malgrandan kvanton, kaj oni uzas ĝin kun nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj. La min signifas "malplej multaj" aŭ "malplej multe da":

  • Me desira min vejetales ca el. – Mi deziras malpli da legomoj ol ŝi.
  • Tu ia leje la min libros de cualcun ci me conose. – Vi legis la plej malmultajn librojn el iu ajn, kiun mi konas.
  • El ave min interesa a cada dia. – Li havas ĉiutage malpli multe da intereso.

Oni povas ŝanĝi ĉiun kvantan difinilon, escepte de no, al pronomo.

Similecaj difinilojEdit

Kvar kromaj difiniloj temas pri simileco kaj malsameco:

La mesma signifas "sama". Normale oni ne povas ellasi la vorton la, kvankam oni povas ŝanĝi ĝin al estaacel:

  • Tu porta la mesma calsetas como me. – Vi portas la samajn ŝtrumpetojn kiel mi.
  • La gera ia comensa en la mesma anio. – La milito komenciĝis en la sama jaro.
  • Nos va reveni a esta mesma tema pos un semana. – Ni revenos al tiu ĉi sama temo post unu semajno.

Otra signifas "alia" aŭ "ankoraŭ unu aŭ iom da".

  • Nos ave aora esta tre otra problemes. – Ni havas nun ĉi tiujn tri aliajn problemojn.
  • La otra solve ia es plu bon. – La alia solvo pli bonis.
  • Tu ave otra pan? – Ĉu vi havas alian panon?

Tal signifas "tia" – de tiu aŭ tiu ĉi speco:

  • Me construi un macina de tempo. – Mi konstruas tempomaŝinon.
    • Tal cosas es nonposable. – Tiaj aferoj ne eblas.
  • Me xerca un abeor. – Mi serĉas abeliston.
    • Me no conose un tal person. – Mi ne konas tian homon.
  • Tu vole jua futbal con nos? – Ĉu vi volas ludi futbalon kun ni?
    • Me prefere evita tal eserse. – Mi preferas eviti tian ekzercon.
  • Tu ave plu libros como estas? – Ĉu vi havas pli da libroj kiel ĉi tiuj?
    • Si, me ave du otra tal libros. – Jes, mi havas du aliajn librojn ĉi tiajn.

Propre signifas "propra", emfazante la posedanton de la substantivo. Ĝi estas aparte utila post la difinilo sua por klarigi, ke la signifo estas refleksiva, t.e. ke la substantivo apartenas al la subjekto de la frazo:

  • Mea propre idea es an plu strana. – Mia propra ideo estas eĉ pli stranga.
  • El ia trova la xarpe de sua sposo e ia pone lo sirca sua propre colo. – Ŝi trovis la koltukon de sia edzo kaj metis ĝin ĉirkaŭ la propran kolon.

Ordo de difiniloj Edit

La difiniloj sekvas regulan ordon:

Ekzemple:

  • El ia colie sua poca posesedas e parti. – Ŝi kolektis siajn malmultajn posedaĵojn kaj foriris.
  • Nos no ia tradui ancora acel otra cuatro frases. – Ni ankoraŭ ne tradukis tiujn aliajn kvar frazojn.
  • Tota la omes ia vade a la costa. – Ĉiuj viroj iris al la marbordo.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.