Konjunkcioj kaj subjunkcioj
Talk0this wiki
Gramatiko · Literoj kaj prononco · Frazoj · Substantivoj · Difiniloj · Pronomoj · Adjektivoj · Adverboj · Verboj · Prepozicioj · Konjunkcioj kaj subjunkcioj · Demandoj · Subfrazoj · Nombroj · Vortfarado · Mallongigoj · Interpunkcio
Konjunkcioj kaj subjunkcioj estas du similaj specoj de vortoj, kiuj kunligas du aferojn.
Konjunkcioj
Edit
Konjunckio kunligas du samspecajn erojn, produktante pli grandan eron de tiu sama speco. Ekzemple du substantivaj vortgrupoj kunligitaj per e formas pli grandan substantivan vortgrupon.
Estas kvar konjunkcioj:
- e – kaj (ambaŭ eroj egale validas)
- o – aŭ (unu el la eroj validas; eble ambaŭ validas)
- no – ne, kaj ne, sed ne (la unua ero validas; la dua ne validas)
- ma – sed (ambaŭ eroj egale validas, sed kontrastas unu al la alia)
Ekzemploj:
- La om e la fem vade a la casa. – La viro kaj la virino iras al la domo.
- Tu es multe vea e saja. – Vi estas tre maljuna kaj saĝa. (verŝajne tre saĝa, ĉar alie la frazo estus tu es saja e multe vea)
- El ia labora ante e pos se vacanse. – Li laboris antaŭ kaj post siaj ferioj.
- Se aniversario es en marto o april. – Ŝia datreveno estas en marto aŭ aprilo.
- Tu desira cafe o te? – Ĉu vi deziras kafon aŭ teon?
- On pote visita la museo a lundi o jovedi. – Oni povas viziti la muzeon je lundo aŭ ĵaŭdo (aŭ ambaŭ).
- On ia eleje tu, no me. – Oni elektis min, ne vin.
- Me ia conta no sola la oveas ma ance la capras. – Mi nombris ne nur la ŝafojn sed ankaŭ la kaprojn.
Ĉe listoj de pli ol unu ero, oni kutime anstataŭigas la konjunkcion per komo, krom inter la fina paro. Komon oni ofte metas ankaŭ antaŭ la konjunkcio en tia listo:
- Nos va viaja tra Italia, Suiz, Osteraic, e Deutxland. – Ni vojaĝos tra Italujo, Svislando, Aŭstrujo, kaj Germanujo.
Por emfazo oni povas duobligi e, o, kaj ne, lokante la kroman konjunkcion antaŭ la unuan eron de la kunligo. Duobla o eliminas la eblon, ke ambaŭ eroj validas:
- e... e – kaj... kaj
- o... o – aŭ... aŭ
- no... no – nek... nek
Ekzemploj:
- E Luis e Maria vade a scola. – Kaj Luis kaj Maria iras al la lernejo.
- O tu o me gania, ma no ambos. – Aŭ vi aŭ mi gajnos, sed ne ambaŭ.
- Me ave no la tempo no la desira per leje plu. – Mi havas nek la tempon nek la deziron legi plu.
E, o, kaj ma povas ankaŭ kunligi du frazojn aŭ subfrazojn:
- Me ia vade a la biblioteca, e tu ia visita la museo. – Mi iris al la biblioteko, kaj vi vizitis la muzeon.
- O nos solve esta problem, o la mundo va fini. – Aŭ ni solvu ĉi tiun problemon, aŭ la mondo finiĝos.
- Ma acel es difisil. – Sed tio malfacilas.
Subjunkcioj
Edit
Subjunkcio ligas subfrazon al la enhavanta frazo, kaj indikas ĝian rolon en tiu frazo:
Ce ("ke") enkondukas substantivecan subfrazon:
- Nos es surprendeda ce vos no ia cexa. – Ni estas surprizitaj, ke vi ne plendis.
- Me pensa ce tu nesesa un vacanse. – Mi pensas, ke vi bezonas ferion.
La jenaj konjunkcioj enkondukas adverbecajn subfrazojn:
- si – se (kondiĉo), ĉu (demando)
- afin – por ke (intenco)
- car – ĉar (kialo)
- ca – ol (komparo)
Ekzemploj:
- Me va veni si tu clama. – Mi venos, se vi vokos.
- Me labora afin me enfantes pote come. – Mi laboras, por ke miaj infanoj povu manĝi.
- Lo es calda car la sol brilia. – Varmas, ĉar la suno brilas.
- Esta es plu labora ca me ia espeta. – Ĉi tio estas pli da laboro, ol mi atendis.
La jenaj demandaj kaj rilataj adverboj povas funkcii ankaŭ kiel subjunkcioj enkondukantaj adverbecajn subfrazojn:
- como – kiel (= en la modo en cual)
- cuando – kiam (= a la tempo a cual, en la tempo en cual)
- cuanto – kiom (= en la cuantia en cual, en la cuantia cual)
- do – kie (= a la loca a cual, en la loca en cual)
Ekzemploj:
- Nos parla como nos pensa. – Ni parolas, kiel (= en tiu sama maniero, en kiu) ni parolas.
- Me dormi cuando me pote. – Mi dormas, kiam mi povas.
- Me va esplica cuanto me comprende. – Mi klarigos, kiom mi komprenas.
- Nos abita do la du rios encontra. – Ni loĝas, kie la du riveroj renkontiĝas.
La kunteksto kutime indikas klare, ĉu oni uzas ĉi tiujn kiel konjunkciojn aŭ demandovortojn:
- El demanda cuando me dormi. = Verŝajne: Ŝi demandas, je kiu horo mi dormas. Eble: Ŝi faras demandon je iu horo, je kiu mi dormas.
- Nos esplica como nos pensa. = Verŝajne: Ni donas klarigon pri nia pensmaniero. Eble: Ni klarigas en tiu sama maniero, en kiu ni pensas.
Ĉi tiujn konjunkciojn oni povas enkonduki per prepozicio. La prepozicio sola ne povas funkcii kiel konjunkcio:
- Nos ia adormi pos cuando nos ia dansa. – Ni endormiĝis, post kiam ni dancis.
- Vade a la boteca ante cuando lo clui. – Iru al la butiko, antaŭ ol ĝi fermiĝos.
- Me desira es un esploror de cuando me ia es joven. – Mi deziras esti esploristo, de kiam mi estis juna.
- El ia cexa a cuando on ia paia el. – Li plendis, ĝis oni pagis lin.
- Me ia fini la taxe en cuando tu ia parla a me. – Mi finis la taskon, dum vi parolis al mi.
- Nos va core a do la vias encontra. – Ni kuros tien, kie la vojoj renkontiĝos.
- Los ia fuji de do on ia oserva los. – Ili fuĝis de tie, kie oni observis ilin.