Wikia

Vici de LFN

Mallongigoj

Talk0
2,873pages on
this wiki

Kelkaj mallongigoj estas uzataj en LFN. Oni ne skribas ilin kun punktoj.

Oni mallongigas plurajn oftajn vortojn aŭ vortgrupojn. Oni ne majuskligas ilin, krom komence de frazo:

  • acc (ance conoseda como) – ankaŭ konata kiel
  • aec (ante la eda comun) – aKE (antaŭ la komuna erao), a.K. (antaŭ Kristo)
  • dr (dotor) – d-ro (doktoro: kiel parto de ies nomo)
  • ec (de la eda comun) – KE (komuna erao) / p.K. (post Kristo)
  • etc (e tal cosas, e tal continuante) – ktp (kaj tiel plu)
  • lfn – LFN (Lingua Franca Nova)
  • n (numero) – n-ro (numero)
  • nb (nota bon) – NB (notu bone)
  • ovn (ojeto volante nonidentifiada) – nifo (neidentigita fluganta objekto)
  • p (paje, pajes) – p (paĝo, paĝoj)
  • pe (per esemplo) – ekz. (ekzemple)
  • pf (per favore) – bv (bonvolu)
  • ps (pos scrive) – PS (postskribo)
  • sr (senior) – s-ro (sinjoro: kiel parto de ies nomo)
  • sra (seniora) – s-ino, f-ino (sinjorino, fraŭlino: kiel parto de ies nomo)
  • tv (televisa, televisador) – TV (televido, televidilo)
  • v (vide) – v. (vidu: por enkonduki referencon al alia teksto)

LFN retenas ankaŭ kelkajn alilingvajn mallongigojn, kiuj internacie rekoneblas, inkluzive de la normaj mallongigoj por la metraj unuoj:

  • cd (disco compata) – KD (kompakta disko)
  • pc (computador personal) – PK (persona komputilo)
  • cm (sentimetre) – cm (centimetro)
  • km (cilometre) – km (kilometro)
  • mg (miligram) – mg (miligramo)
  • μm (micrometre) – μm (mikrometro)
  • MB (megabait) – MB (megabitoko)

La mallongaj formoj de propraj nomoj uzas majusklojn. Sed oni ne inkluzivas en la mallongigo malgravajn vortojn kiel la kaj de – kiuj estas minusklaj en la plena formo de la nomo. Tiajn nomojn oni ofte enkondukas per la, eĉ kiam mallongigitaj:

  • la NU (Nasiones Unida) – la UN (Unuiĝintaj Nacioj)
  • la RU (Rena Unida) – the Unuiĝinta Reĝlando
  • la SUA (Statos Unida de America) – Usono (la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko)

Oni plej bone konas kelkajn propraj nomojn internacie kiel netradukitajn mallongigojn, kaj ĉi tiujn LFN retenas:

  • IBM – IBM (International Business Machines Corporation)
  • KGB – KGB (Комитет государственной безопасности, Komitato por Ŝtata Sekureco)
Advertisement | Your ad here

Photos

Add a Photo
2,935photos on this wiki
See all photos >

Recent Wiki Activity

See more >

Around Wikia's network

Random Wiki