FANDOM


Prepozicio estas speciala vorto, kiu enkondukas substantivan vortgrupon, forminte prepozician vortgrupon. Prepozicia vortgrupo tipe modifas antaŭan substantivon, pronomon, adjektivon, aŭ adverbon – aŭ ĝi povas modifi tutan frazon. La prepozicio indikas, kiel la substantiva vortgrupo rilatas al la enhavanta strukturo, montrante la rolon, kiun ĝi ludas en la modifo.

LFN havas 22 prepoziciojn:

a · ante · asta · ca · como · con · contra · de · en · entre · estra · longo · par · per · pos · sin · sirca · su · supra · sur · tra · ultra

A Edit

A signifas "ĉe". Ĝi prezentas lokon aŭ tempon kiel simplan punkton, aŭ kiel ĝeneralan spacon aŭ periodon, ignorante ties internan strukturon:

  • Nos senta a la table. – Ni sidas ĉe la tablo.
  • Me va encontra tu a la crus de vias. – Mi renkontos vin ĉe la vojkruciĝo.
  • La scala apoia a la mur. – La ŝtupetaro apogas sin ĉe la muro.
  • Tua casa es a lado de mea casa. – Via domo estas flanke de mia.
  • El reposa a casa. – Li restas hejme.
  • Sudan es a sude de Misre. – Sudano estas sude de Egiptujo.
  • La barco es a mar. – La ŝipo estas sur la maro.
  • El ia fini la labora a la comensa de la anio. – Ŝi finis la laboron komence de la jaro.
  • A medianote, on va vide focos de arte. – Je noktomezo okazos artfajraĵoj.
  • Me debe parti a la ora des-ses. – Mi devas foriri je la dek-sesa horo.

Per metafora etendiĝo, a enkondukas la referencpunkton en rilato:

  • Tu sta tro prosima a la borda. – Vi staras tro proksime al la bordo.
  • La forma de Italia es simil a un gama. – La formo de Italujo similas al kruro.
  • Esta pen parteni a me. – Ĉi tiu skribilo apartenas al mi.
  • Cual aveni si on no conforma a la regulas? – Kio okazas, se oni ne konformigas sin al la reguloj?
  • A la min tredes persones espeta. – Almenaŭ tridek homoj atendas.

Krome, a povas esprimi movon direkte al punkto. Tio inkluzivas tiajn metaforajn movojn kiel transdonoj al ricevantoj, kaj ŝanĝoj al novaj statoj:

  • Me viaja a New York. – Mi vojaĝas al Novjorko.
  • Pone tua libros a via. – Formetu viajn librojn.
  • El leva sua oios a la sielo. – Li levas la okulojn al la ĉielo.
  • El ia dona un oso a la can. – Ŝi donis oston al la hundo.
  • La sorsor ia cambia se a un capra. – La sorĉisto ŝanĝis sin en kapron.
  • La seja ia cade a pesos. – La seĝo falis en pecojn.
  • La xico ia ajunta sua nom a la lista. – La knabo aldonis sian nomon al la listo.
  • Dise a me tua nom. – Diru al mi vian nomon.
  • Me no va responde a acel demanda. – Mi ne respondos al tiu demando.
  • Nos desira a tu un bon aniversario. – Ni deziras al vi bonan datrevenon.
  • Tua idea pare asurda a me. – Via ideo ŝajnas absurda al mi.
  • Me pasea longo la strada, de un fini a la otra. – Mi promenas laŭ la strato, de unu fino al la alia.
  • Tu irita me de tempo a tempo. – Vi agacas min de tempo al tempo.
  • La note progresa a la lus prima. – La nokto progresas al la tagiĝo.
  • De lundi a jovedi es cuatro dias. – De lundo al ĵaŭdo estas kvar tagoj.

Fakte iu ajn prepozicio, kiu indikas lokon, povas indiki ankaŭ movon direkte al tiu loko. Ekzemple, en me pone mea libros en mea saco ("mi metas miajn librojn en mian sakon"), en evidente implicas movon en la sakon, ne jam en la sako. Kiam oni bezonas aldonan klarecon, oni povas meti a antaŭ la prepozicio por klarigi la sencon de movo direkte al io:

  • Core a la casa. – Kuru al la domo.
  • Core en la casa. – Kuru en la domo.
  • Core a en la casa. – Kuru en la domon.
  • La gato salta sur la table. – La kato salta sur la tablo/tablon.
  • La gato salta a sur la table. – La kato salta sur la tablon.

Aparta uzo de a estas por ebligi la uzon de prepozicio sen sekvanta substantiva vortgrupo, do kiel adverbo. Se la prepozicio montras lokon, la kombinaĵo sugestas movon en la indikita direkto. A ante kaj a pos estas ankaŭ uzataj por indiki antaŭajn aŭ postajn tempojn:

  • La can core a ante. – La hundo kuras antaŭen/antaŭe.
  • Tu pote pone tua saco a supra. – Vi povas meti vian sakon supren.
  • La sumerjor ia vade a su. – La plonĝisto iris malsupren.
  • Vide a su. – Vidu sube.
  • Me ia visita esta vila a ante. – Mi vizitis ĉi tiun urbon antaŭe.
  • Nos pote reveni a pos. – Ni povas reveni poste.

Alia aparta uzo de a ebligas aldoni komplementon al la objekto de frazo. (Iafoje eblas tiel uzi ankaŭ aliajn prepoziciojn.)

  • El ia pinti sua casa a blanca. – Li farbis sian domon blanka.
  • Me va servi la gambas a/en fria. – Mi prezentos la salikoketojn malvarmaj.
  • Los ia eleje Maria a/per presidente. – Ili elektis Marian prezidanto.

La komplemento povas esti infinitivo. Eblas uzi per anstataŭ a, sed tiam la signifo estas, ke la subjekto de la ĉefverbo intencas fari la agon de la infinitivo. A indikas, ke la subjekto celas, ke la objekto ĝin faru:

  • El comanda la soldatos a ataca la fortres. – Li ordonas la soldatojn ataki la fortreson.
  • Me va instrui vos a parla la lingua. – Mi instruos vin paroli la lingvon.

Ante Edit

Ante signifas "antaŭ". Ĝia malo estas pos.

En spaco, ĝi indikas lokon ĉe la pli grava flanko de specifa objekto. Kiu flanko estas pli grava, tio dependas de la objekto kaj ĝia situacio. Multaj aferoj havas evidentan antaŭan flankon, kun kiu ili alfrontas la mondon; aliokaze ante signifas nur "ĉe la pli proksima flanko de":

  • Mea peto es ante mea dorso. – Mia brusto estas antaŭ mia dorso.
  • La jornales es ante la libros. – La gazetoj estas antaŭ la libroj.
  • Lo es tan oscur ce me no pote vide mea mano ante mea oios. – Estas tiel mallume, ke mi ne povas vidi mian manon antaŭ la okuloj.
  • Un can reposa ante la boteca. – Hundo kuŝas antaŭ la butiko.
  • Nos ave multe labora ante nos. – Ni havas multe da laboro antaŭ ni.

En tempo ante indikas punkton pli fruan ol specifa tempo:

  • Janero veni ante febrero. – Januaro venas antaŭ februaro.
  • Los intende fini la labora ante la reposa de sol. – Ili intencas fini la laboron antaŭ la sunsubiro.
  • Verje a sinistra ante la fini de la strada. – Turnu vin dekstren antaŭ la fino de la strato.
  • Nos esperia la lampo ante la tona. – Ni spertas la fulmon antaŭ la tondro.

Ante povas ankaŭ indiki movon al loko antaŭ io (= a ante):

  • On ia pone un monton de libros ante me. – Oni metis amason da libroj antaŭ mi/min.
  • Me veni ante tu per demanda per tua pardona. – Mi venas antaŭ vin por pardonpeti.

Ante cuando signifas "antaŭ ol", subjunkcie ("antaŭ la tempo, kiam"):

  • Nos vide la lampo ante cuando nos oia la tona. – Ni vidas la fulmon, antaŭ ol ni aŭdas la tondron.

Asta Edit

Asta signifas "ĝis" specifa objekto aŭ loko:

  • El ia acompania me asta mea auto. – Ŝi akompanis min ĝis mia aŭto.
  • La tera es covreda con neva asta la montania. – La tero estas kovrita per neĝo ĝis la montoj.
  • Me es empapada asta mea pel. – Mi estas trempita ĝis mia haŭto.
  • La preso ia cade asta sola un euro. – La prezo falis ĝis nur unu eŭro.
  • El ia visita cada pais de Andora asta Zambia. – Li vizitis ĉiun landon de Andoro ĝis Zambio.
  • Studia pajes dudes-sinco asta cuatrodes-du. – Studu paĝojn 25 ĝis 42 (inkluzive).

Ĉi tio kondukas al la tempa senco de asta, kiu estas ankaŭ "ĝis":

  • El labora asta medianote. – Li laboras ĝis noktomezo.
  • Espeta asta la estate. – Atendu ĝis la somero.
  • Asta doman! – Ĝis morgaŭ!

Ca Edit

Ca signifas "ol". Ĝi indikas la referencpunkton por neegaleca komparo:

  • Mea can es plu intelijente ca me. – Mia hundo estas pli inteligenta ol mi.
  • Acel es multe min interesante ca esta. – Tio estas multe malpli interesanta ol tio ĉi.
  • La sielo e tera ave cosas plu ca tu imajina en tua filosofia. – La ĉielo kaj la tero havas pli da aferoj, ol vi imagas en via filozofio.

Como Edit

Como signifas "kiel". Ĝi indikas la referencpunkton por egaleca komparo:

  • El rie como un iena. — Li ridas kiel hieno.
  • Tua cor es dur como petra. – Via koro estas malmola kiel petro.
  • Iogurte es como crema. – Jogurto estas kiel kremo.
  • Tu ia veni a la mesma conclui como me. – Vi atingis la saman konkludon kiel mi.
  • Me pote salta tan alta como tu. – Mi povas salti tiel alte kiel vi.
  • Condui como un adulte. – Kondutu kiel plenkreskulo.

Con Edit

Con signifas "kun". Ĝia malo estas sin.

Ĝi enkondukas akompanan ulon, aĵon, aŭ staton:

  • Me vide la xica con sua padre. – Mi vidas la knabinon kun ŝia patro.
  • Los vole come con nos. – Ili volas manĝi kun ni.
  • Nos bevi cafe con lete. – Ni trinkas kafon kun lakto.
  • On ia misca la zucar con sal. – Oni miksis la sukeron kun salo.
  • Los batalia con la elementos. Ili batalas kun la elementoj.
  • No multe parolas comensa con X. – Ne multaj vortoj komenciĝas per X.
  • El ia dona a me un libro con multe fotos. – Ŝi donis al mi libron kun multaj fotoj.
  • Elena es un xica con capeles roja. – Elena estas knabino kun ruĝaj haroj.
  • La om vea senta con un pipa en sua boca. – La maljunulo sidas kun pipo en la buŝo.
  • Sua sposa regarda el con stona. – Lia edzino rigardas lin kun miro.
  • Compara esta con la clima de ier. – Komparu ĉi tion kun la hieraŭan veteron.
  • Tota cambia con la pasa de tempo. – Ĉio ŝanĝiĝas kun la paso de tempo.
  • A cada dia, me leva con la sol. – Ĉiutage mi leviĝas kun la suno.
  • E con acel parolas, el ia desapare. – Kaj kun tiuj vortoj li malaperis.

Con povas ankaŭ signifi "per", prezentante ion, kion uzas kiel ilon:

  • Me scrive con un pen. – Mi skribas per skribilo.
  • Nos oia con nosa oreas. – Ni aŭdas per niaj oreloj.
  • La cavalo colpa con sua pede. – La ĉevalo batas per sia piedo.
  • El ia compra un casa con la mone cual el ia erita. – Li aĉetis domon kun la mono, kiun li heredis.

Kiam ago okazas per io pli abstrakta aŭ malpli ileca, oni preferas par.

An con signifas "malgraŭ":

  • Nos va fali an con tu aida. – Ni malsukcesos malgraŭ via helpo.

Contra Edit

Contra signifas "kontraŭ". Ĝi enkondukas ion, kio frontas aŭ moviĝas en la alia direkto, ĉu vere, ĉu metafore:

  • Clui tua oios contra la lus. – Fermu viajn okulojn kontraŭ la lumo.
  • Esta camera es secur contra acua. – Ĉi tiu fotilo estas akvimuna.
  • La elinicas antica ia batalia contra Parsa. – La antikvaj grekoj batalis kontraŭ Persujo.
  • La scala es contra la sepe. – La ŝtupetaro estas kontraŭ la palisaro.
  • El lisca e cade contra la mur. – Li glitas kaj falas kontraŭ la muro.
  • Nada contra la flue es difisil. – Naĝi kontraŭ la fluo malfacilas.
  • Me es contra la gera. – Mi estas kontraŭ la milito.
  • Tu ia ata contra mea desiras. – Vi agis kontraŭ miaj deziroj.

De Edit

De signifas "de". Ĝi prezentas ion kiel originon:

  • Me es de New York. – Mi estas de Novjorko.
  • Me viaja de Paris a London. – Mi vojaĝas de Parizo al Londono.
  • La paperes ia cade de la fenetra. – La paperoj falis de la fenestro.
  • Me ia reseta un letera de la re. – Mi ricevis leteron de la reĝo.
  • La furor asconde sua fas de la cameras. – La rabisto kaŝas sian vizaĝon de la fotiloj.
  • La acua difere de la asida par sua cimica. – Akvo diferencas de acido per sia kemio.
  • La resulta depende de la metodo usada. – La rezulto dependas de la uzata metodo.
  • Nos labora ja de la lus prima. – Ni jam laboras de la tagiĝo.
  • Multe anios ia pasa de la gera. – Multaj jaroj pasis de post la milito.
  • La table es fada de lenio. – La tablo estas farita el ligno.
  • Tu gusta carne de oveta? – Ĉu vi ŝatas ŝafidaĵon?

Per etendiĝo, de enkondukas la ulon aŭ aĵon, al kiu io apartenas:

  • Acel es la auto de mea frate. – Tio estas la aŭto de mia frato.
  • Me gusta escuta la canta de la avias. – Mi ŝatas aŭskulti la kantadon de la birdoj.
  • El ia es impresada par la cuietia de la foresta. – Ŝi estis imponita de la trankvileco de la arbaro.
  • Dona un peso de torta a me, per favore. – Bonvolu doni al mi pecon de kuko.

Pli abstrakte, de ofte indikas ĝeneralan rilaton inter du aferoj, aŭ inter kvalito aŭ ago kaj afero:

  • Me ave tre caxas de libros per vende. – Mi havas tri skatolojn da librojn por vendi.
  • El ia presta a me un tela de un color fea. – Ŝi pruntis al mi malbelkoloran tukon.
  • La tore ave cuatro metres de altia. – La turo estas kvar metrojn alta.
  • Esta balde es plen de pexes. – Ĉi tiu sitelo estas plena de fiŝoj.
  • Nos vole es libre de vos. – Ni deziras esti liberaj de vi.
  • La ora ia veni per parla de multe cosas. – Venis la tempo por paroli pri multaj aferoj.

Tion, kio estus kunmetita substantivo en iuj lingvoj, LFN kutime esprimas per du substantivoj ligitaj de de:

  • Mea oculo de sol es rompeda. – Miaj sunokulvitroj estas rompitaj.
  • La gavota es un avia de mar. – La mevo estas marbirdo.
  • Esta va es tua sala de dormi. – Tio ĉi estos via dormoĉambro.
  • Tu ia oblida aplica la freno de mano. – Vi forgesis apliki la manbremson.
  • Per sua come de matina, el bevi sola cafe. – Por sia matenmanĝo li nur trinkas kafon.
  • El es la campion de mundo de tenis de table – Li estas la tablotenisa mondoĉampiono.

De aperas kiel la dua elemento en nombro da fiksaj esprimoj, kiuj funkcias kiel kompleksaj prepozicioj:

  • Los ia ajunta tota ingredientes con eseta de la sal. – Ili aldonis ĉiun ingrediencon escepte de la salo.
  • Los ia usa zucar en loca de sal. – Ili uzis sukeron anstataŭ salo.
  • Me es tarda par causa de un conjesta de trafica. – Mi malfruas pro trafikŝtopiĝo.
  • La campaneria es a destra de la catedral. – La sonorilturo estas dekstre de la katedralo.

Oni povas meti de antaŭ alian prepozicion por indiki movon, kiu malproksimiĝas de io:

  • La gato salta de sur la seja. – La kato saltas de sur la seĝo.
  • Un arania rampe de pos la orolojo. – Araneo rampas el malantaŭ la horloĝo.
  • La pasaros asende de entre la arbores. – La paseroj leviĝas el inter la arboj.

Kiel a, de povas ŝanĝi prepozicion al adverbo. La adverbo signifas "de tiu loko, kiun sugestas la kunteksto":

  • La monstro ia veni de su. – La monstro venis de sube.
  • La gidor ia cria de ante, ma me no ia pote oia. – La gvidanto kriis de antaŭe, sed mi ne povis aŭdi.

De cuando signifas "de kiam", subjunkcie ("(jam) de la tempo, kiam"):

  • De cuando me ia es un enfante, me desira sta sur la luna. – De kiam mi estis infano, mi deziras stari sur la luno.

En Edit

En signifas "en". Ĝia malo estas estra.

Ĝi indikas lokon en spaco aŭ tempo, kiu estas tute aŭ parte entenata en io alia:

  • Mea cor es en mea peto. – Mia koro estas en mia brusto.
  • La sol es en la sielo. – La suno estas en la ĉielo.
  • Nos espeta en la auto. – Ni atendas en la aŭto.
  • La plantas es en vasos. – La plantoj estas en vazoj.
  • Sua ditos es fisada en la manico de un tas. – Liaj fingroj estas fiksitaj en la tenilo de taso.
  • Me ave alga pensas en mea mente. – Mi havas kelkajn pensojn en mia mento.
  • Gatos no gusta es en acua. – Katoj ne ŝatas esti en akvo.
  • Nos no vide la stelas en la dia. – Ni ne vidas la stelojn en la tago.
  • Beethoven ia nase en 1770. – Betoveno naskiĝis en 1770.
  • Nos ia visita la museo en febrero. – Ni vizitis la muzeon en februaro.
  • El ia scrive la libro en tre semanas. – Ŝi verkis la libron en tri semajnoj.

Metafore, la loko povas esti stato, aŭ ago, aŭ maniero:

  • Me no vole viaja en esta clima. – Mi ne volas vojaĝi en ĉi tiu vetero.
  • La construida es en foco. – La konstruaĵo brulas ("estas en fajro").
  • Nos es en peril. – Ni estas en danĝero.
  • Esce nos es en acorda? – Ĉu ni estas en konsento?
  • En ajunta, me vide un problem nova. – Aldone mi vidas novan problemon.
  • En fato, me vide du problemes. – Fakte mi vidas du problemojn.
  • Nos ia pasa un ora en conversa. – Ni pasigis horon en konversaciado.
  • La enfantes senta en un sirculo. – La infanoj sidas en rondo.
  • Me va repete esta en elinica. – Mi ripetos ĉi tion en la greka.
  • La presos es en euros. – La prezoj estas en eŭroj.

En povas indiki ankaŭ "en -n", do movon al la internon de io (= a en):

  • El ia cade en la rio. – Li falis en la riveron.
  • Pone la dejeto en la baldon. – Metu la rubaĵon en la rubujon.
  • Un bon idea ia veni en sua testa. – Bona ideo venis en ŝian kapon.
  • Me ia tradui la article en franses. – Mi tradukis la artikolon en la francan.
  • Nos pasa en un eda nova. – Ni pasas en novan epokon.

En cuando signifas "dum", "je punkto en la tempo, kiam":

  • Lo ia comensa pluve forte en cuando la reportor ia parla. – Komencis pluvi peze, dum la raportisto parolis.

Entre Edit

Entre signifas "inter". Ĝi indikas, ke unu loko aŭ tempo estas ĉirkaŭata de du aŭ pli multaj aliaj:

  • Mea testa es entre mea oreas. – Mia kapo estas inter miaj oreloj.
  • La table es entre la seja e la mur. – La tablo estas inter la seĝo kaj la muro.
  • Txesco es entre Deutxland, Osteraic, Slovenia, e Polsca. – Ĉeĥujo estas inter Germanujo, Aŭstrujo, Slovenujo, kaj Pollando.
  • El viaja entre Paris e Madrid a cada semana. – Ŝi vojaĝas inter Parizo kaj Madrido ĉiusemajne.
  • Tu es entre amis asi. – Vi estas inter amikoj ĉi tie.
  • La bal ia cade entre la flores. – La pilko falis inter la florojn.
  • Cual es la difere entre un mur e un sepe? – Kio estas la diferenco inter muro kaj palisaro?
  • Elefen promove comunica entre poplas. – LFN antaŭenigas komunikadon inter popoloj.
  • On va ave un interval de des minutos entre la du atas. – Okazos dekminuta intervalo inter la du aktoj.
  • El ia nase entre la geras. – Li naskiĝis inter la militoj.
  • Me velia usual entre sete e oto. – Mi kutime vekiĝas inter la sepa kaj la oka.
  • On debe paia entre des e dudes euros. – Oni devas pagi inter dek kaj dudek eŭrojn.

Estra Edit

Estra signifas "ekster". Ĝia malo estas en.

Ĝi indikas lokon, kiu ne estas entenata en io alia:

  • Mea sapato es estra mea calseta. – Mia ŝuo estas ekster mia ŝtrumpeto.
  • El abita estra la site. – Ŝi loĝas ekster la urbo.
  • On no ave aira estra la barcon. – Ne estas aero ekster la ŝipo.
  • Tu es aora estra peril. – Vi estas ekster danĝero nun.
  • No telefoni estra la oras de labora. – Ne telefonu ekster laborhoroj.

Estra povas ankaŭ indiki movon al tia loko (= a estra):

  • La enfantes core estra la casa. – La infanoj kuris el la domo.

Metafore, estra povas signifi "escepte de":

  • El recorda no cosa estra sua nom. – Li memoras nenion krom sian nomon.

Longo Edit

Longo havas la spacan signifon de "laŭ". Ĝi indikas la vojon, kiun io sekvas, dum ĝi moviĝas:

  • Me pasea longo la strada. – Mi promenas laŭ la strato.
  • La balsa ia flota longo la rio. – La floso flosis laŭ la rivero.
  • La xico lisca longo la ramo. – La knabo glitas laŭ la branĉo.
  • Un arania rampe longo mea gama. – Araneo rampas laŭ mia kruro.

Per etendiĝo, ĝi povas signifi ankaŭ "laŭ la opinio de" io dirita aŭ verkita:

  • Longo la predise, oji va es an plu calda. – Laŭ la prognozo morgaŭ estos eĉ pli varme.
  • La viaja tra tempo es posible, longo esta fisiciste. – Tempovojaĝoj eblas laŭ ĉi tiu fizikisto.

Par Edit

Par signifas "(fare) de". Ĝi indikas la faranton de pasiva verbo, aŭ la aŭtoron de kreaĵo:

  • El ia es colpada par un bal de neva. – Li estis trafita de neĝbulo.
  • Me es surprendeda par tua reata. – Mi estas surprizita de via reago.
  • Suiz es ensircada par otra paises. – Svislando estas ĉirkaŭata de aliaj landoj.
  • Hamlet es un teatral par Shakespeare. – Hamleto estas teatraĵo de Ŝekspiro.

Per etendiĝo ĝi indikas ankaŭ agon aŭ metodon, per kiu oni faras ion:

  • Me ia viaja asi par tren. – Mi vojaĝis ĉi tien per trajno.
  • Roberto es mea fio par sposi. – Roberto estas mia bofilo.
  • La botelas es codigida par color. – La boteloj estas koditaj laŭ koloro.
  • Nos ia descovre tua secretas par nos spiores. – Ni eltrovis viajn sekretojn per niaj spionoj.
  • La prisonida ia evade par desembla se como un porte. – La malliberulo eskapis maskvestante sin kiel pordo.
  • Me va destrui la sepe par sola un colpa de pede. – Mi detruos la palisaron per nur unu piedbato.
  • On no pote solve esta problem par negosia. – Oni ne povas solvi ĉi tiun problemon per intertraktado.

Kiam oni substantivigas transitivan verbon kaj la subjekto kaj objekto de la verbo estas similspecaj (ekzemple ambaŭ estas homoj), oni uzas par por indiki la subjekton kaj dea por indiki la objekton:

  • La ama par la madre. – La amo (fare) de la patrino. (La patrino amas)
  • La ama de/a la madre. – La amo al/de la patrino. (Oni amas la patrinon)
  • La ataca de la troianes par la elinicas. – La atako al/de la trojanoj fare de la grekoj. (La grekoj atakas la trojanojn)

Per Edit

Per signifas "por". Ĝi enkondukas intencitan celon aŭ ricevanton:

  • Nos labora per mone. – Ni laboras por mono.
  • Tases es usada per bevi. – Tasoj estas uzataj por trinki.
  • Me viaja per vide la mundo. – Mi vojaĝas por vidi la mondon.
  • Tu es vestida per un sera de dansa. – Vi estas vestita por vespero da dancado.
  • Me va vade a la botecas per tu. – Mi iros al la vendejoj por vi.
  • El ia scrive la libro per sua madre. – Ŝi verkis la libron por sia patrino.
  • La viaja va es perilosa per tu. – La vojaĝo estos danĝera por vi.
  • Me batalia per mea vive. – Mi batalas por mia vivo.
  • Per esta razona, me no pote parla longa. – Pro tiu kialo mi ne povas paroli longe.
  • Per esemplo, considera la balena. – Ekzemple, konsideru la balenon.

Per etendiĝo ĝi indikas ankaŭ aferon, kiun oni interŝangas por alia:

  • Tu ia paia tro per acel computador. – Vi pagis tro por tiu komputilo.
  • Me ia compra lo per mil euros. – Mi aĉetis ĝin por mil eŭroj.
  • Grasias per tua carta postal. – Dankon pro via poŝtkarto.

Ĝi povas indiki intencitan tempodaŭron:

  • Nos vade a Colorado per un semana. – Ni iras al Kolorado por semajno.
  • Me no va retarda tu per plu ca un minuto. – Mi ne prokrastos vin por pli ol minuto.

Kiel aparta okazo, per enkondukas ion, kion oni favoras, aŭ nome de kio oni parolas:

  • Me ia vota per la proposa, ma tu ia vota contra lo. – Mi voĉdonis por la propono, sed vi voĉdonis kontraŭ ĝi.
  • Car tu no ia es ala, me ia parla per tu. – Ĉar vi ne estis tie, mi parolis en via nomo.

Pos Edit

Pos signifas "post" aŭ "malantaŭ". Ĝia malo estas ante.

En spaco, ĝi indikas lokon je la malpli grava flanko de specifa objekto:

  • Mea dorso es pos mea peto. – Mia dorso estas malantaŭ mia brusto.
  • La aparatas es pos un porte securida. – La ekipaĵo estas malantaŭ ŝlosita pordo.
  • La xicos turbosa ia asconde pos la cabana. – La miskondutaj knaboj kaŝis sin malantaŭ la kabano.

En tempo, pos indikas punkton, kiu sekvas specifan tempon:

  • Desembre veni pos novembre. – Decembro venas post novembro.
  • Los va comensa bevi pos la reposa de sol. – Ili komencos trinki post sunsubiro.
  • Verje a destra pos la eglesa. – Turnu vin dekstren post la preĝejo.
  • Me va reveni pos tre dias. – Mi revenos post tri tagoj.

Pos povas indiki ankaŭ movon al punkto malantaŭ io (= a pos):

  • La serpente ia desapare pos la arbor. – La serpento malaperis malantaŭ la arbon.

Pos cuando signifas "post kiam", subjunkcie ("post la tempo, kiam"):

  • Nos oia la tona pos cuando nos vide la lampo. – Ni aŭdas la tondron, post kiam ni vidas la fulmon.

Sin Edit

Sin signifas "sen". Ĝi indikas ion, kio ne ĉeestas:

  • Tua sposa gusta sua cafe sin lete. – Via edzino ŝatas sian kafon sen lakto.
  • Me ia pasea tra la pluve sin parapluve. – Mi promenis tra la pluvo sen ombrelo.
  • On ave no fuma sin foco. – Neniu fumo estas sin fajro.
  • Me va decora la casa intera sin aida. – Mi dekoracios la tutan domon sen helpo.
  • Tu es tota sin compatia. – Vi estas tute senkompata.
  • El ia adormi sin intende. – Li endormiĝis senintence.
  • La rexercor ia sorti sin descovre la responde. – La esploristo foriris sen eltrovi la respondon.
  • La depinta ia cade sin causa evidente. – La pentraĵo falis sen evidenta kialo.

Sirca Edit

Sirca sinifia "ĉirkaŭ". Ĝi indikas lokon, kiu ĉirkaŭas aŭ enfermas ion alian:

  • La campores fa cantas sirca la foco. – La tendanoj faris kantojn ĉirkaŭ la fajro.
  • Mea mano es cluida sirca mea diton. – Mia mano estas fermita ĉirkaŭ mia dikfingro.
  • Edera crese sirca la tronco. – Hedero kreskas ĉirkaŭ la trunko.
  • On ave pinta verde sirca la fenetras. – Estas verda farbo ĉirkaŭ la fenestroj.

Ĝi povas indiki ankaŭ movon laŭ ĉirkaŭa vojo:

  • La luna vade sirca la tera, e la tera vade sirca la sol. – La luno iras ĉirkaŭ la tero, kaj la tero iras ĉirkaŭ la suno.
  • Nos intende viaja sirca la mundo par cavalo. – Ni intencas vojaĝi ĉirkaŭ la mondo surĉevale.
  • El vaga sirca la jardin e ole la flores. – Ŝi vagas ĉirkaŭ la ĝardeno kaj flaras la florojn.

Ĉe esprimoj de tempo kaj kvanto, ĉirkaŭ indikas, ke la valoro estas proksimuma – la efektiva valoro estas ie en la ĉirkaŭa amplekso:

  • Me ave sirca sincodes anios. – Mi havas ĉirkaŭ kvindek jarojn.
  • Me pote pensa a sirca sento razonas per no revela mea eda. – Mi povas pensi de ĉirkaŭ cent kialoj por ne malkaŝi mian aĝon.
  • La conserta ia comensa sirca dui pos dudes. – La koncerto komenciĝis ĉirkaŭ duono post la dudeka.
  • Sirca la lus prima, me ia oia tua can abaiante. – Ĉirkaŭ la tagiĝo mi aŭdis vian hundon boji.

Su Edit

Su signifas "sub". Ĝi indikas lokon, kiu estas pli malalta ol alia, ĉu fizike, ĉu metafore:

  • La neva craci su mea pedes. – La neĝo knaras sub miaj piedoj.
  • La solo es su la sofito. – La planko estas sub la plafono.
  • Antilopes ia reposa su la arbores. – Antilopoj ripozis sub la arboj.
  • Ave un table de sanduixes su la fenetra. – Estas tablo da sandviĉoj sub la fenestro.
  • Tu pare es su la influe de la vino. – Vi ŝajnas esti sub la influo de la vino.
  • Me no pote labora su tua regulas. – Mi ne povas labori sub viaj reguloj.

Per etendiĝo, su povas indiki ankaŭ iun ajn lokon, kiu estas fizike kovrita de io, ĉu ĝi vere estas pli malalta aŭ ne:

  • La color vera de la sofito es apena vidable su esta pinta fea. – La vera koloro de la plafono estas apenaŭ videbla sub tiu ĉi aĉa farbo.
  • Me ave un paceta su mea braso. – Mi havas pakon sub mia brako.
  • El ia porta un sueter su sua jaca. – Li portis sveteron sub sia jako.

Su povas indiki ankaŭ movon al loko sub io (= a su):

  • La acua ia vade su la mobilas. – La akvo iris sub la meblojn.

Supra Edit

Supra signifas "super". Ĝi indikas lokon, kiu estas pli alta ol alia, ĉu fizike, ĉu metafore:

  • La nubes es supra mea testa. – La nuboj estas super mia kapo.
  • La teto es supra la sofito. – La tegmento estas super la plafono.
  • El ia apoia supra la table per ateni la sal. – Ŝi kliniĝis super la tablon por atingi la salon.
  • Un tempesta enorme developa supra la mar. – Grandega ŝtormo disvolviĝas super la maro.

Supra implicas spacon inter la du aferoj. Se neniu spaco ĉeestas, oni uzas sur anstataŭe.

Per etendiĝo, supra povas indiki ankaŭ ion ajn, kio fizike kovras ion alian, ĉu ĝi vere estas pli alta aŭ ne:

  • La montania lansa un ombra supra nosa casa. – La monto ĵetas ombron super nia domo.
  • El ia porta un covretota supra sua otra vestes. – Li portis supertuton super siaj aliaj vestoj.

Supra povas indiki ankaŭ movon al loko super io (= a supra):

  • La sol leva supra la tera. – La suno leviĝas super la teron.

Sur Edit

Sur signifas "sur". Ĝi indikas lokon ĉe la supraĵo de io, ĉu tenate tie de gravito, ĉu fiksite al ĝi alimaniere:

  • Mea xapo es sur mea testa. – Mia ĉapelo estas sur mia kapo.
  • No senta sur la seja rompeda. – Ne sidu sur la rompita seĝo.
  • Si on sta sur la balcon, on vide la mar. – Se oni staras sur la balkono, oni vidas la maron.
  • La asfalto sur la strada fonde en la caldia. – La asfalto sur la strato fandiĝas en la varmeco.
  • Esce la vive esiste sur Marte? – Ĉu estas vivo sur Marso?
  • Me va pende esta depinta sur la mur. – Mi pendigos tiun ĉi pentraĵon sur la muro.
  • La om ia besa la fem sur sua jena. – La viro kisis la virinon sur ŝia vango.

Sur povas signifi ankaŭ "sur -n", do movon al la supraĵo de io (= a sur):

  • Pone tua cartas sur la table. – Metu viajn kartojn sur la tablon.
  • Un roca cual cade sur la tera es nomida un meteorite. – Roko, kiu falas sur la teron, estas nomata meteorito.
  • El ia pone un dital sur sua dito. – Ŝi metis fingringon sur sian fingron.

Metafore sur signifas "pri":

  • La teatral es sur la gera. – La teatraĵo estas pri la milito.
  • Me ia leje multe libros sur la tema. – Mi legis multajn librojn pri la temo.
  • La xica plora sur sua popa perdeda. – La knabino ploras pri sia perdita pupo.

Tra Edit

Tra signifas "tra". Ĝi indikas lokon, ene de kiu okazas movo, pasante de unu ekstremaĵo al la alia:

  • Acua flue tra la tubos. – Akvo fluas tra la tuboj.
  • La enfantes ia core tra la vileta. – La infanoj kuris tra la vilaĝo.
  • La pluve ia trova un via tra mea saco. – La pluvo trovis vojon tra mia sako.
  • La tren vade de Milano a Roma tra Bologna. – La trajno iras de Milano al Romo tra Bolonjo.
  • Un rueta gida tra la campos a la lago. – Vojo kondukas tra la kampoj al la lago.
  • Me regarda la stelas tra la fenetra abrida. – Mi rigardas la stelojn tra la malfermita fenestro.
  • Los ia resta juntada tra la anios. – Ili restis kune tra la jaroj.
  • El ia senta en un sejon tra la note. – Li sidis en fotelo tra la nokto.
  • On ia oia la esplode tra la site. – Oni aŭdis la eksplodon tra la urbo.

Ultra Edit

Ultra signifas "aliflanke de" aŭ "superante". Ĝi indikas lokon ĉe la alia flanko de io:

  • La scola es ultra la eglesa. – La lernejo estas aliflanke de la lernejo.
  • Ultra la ponte es un vista merveliosa. – Trans la ponto estas mirinda vidaĵo.
  • Esta taxe es ultra mea capasia. – Ĉi tiu tasko superas mian kapablon.

Ĝi povas indiki ankaŭ "trans -n", do movon al tia loko (= a ultra):

  • La esplorores ia viaja ultra la montanias. – La esploristoj vojaĝis trans la montojn.
  • Los ia remi un barceta ultra la lago. – Ili remis boaton trans la lagon.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.