FANDOM


Pronomo estas vorto, kiu anstataŭas pli longan substantivan vortgrupon.

Personaj pronomojEdit

  • me – mi, min
  • tu – vi, vin (unu persono)
  • el – li, ŝi, lin, ŝin
  • lo – ĝi, ĝin
  • nos – ni, nin
  • vos – vi, vin (pli ol unu persono)
  • los – ili, ilin

Tu estas singulara kaj vos estas plurala en ĉiuj situacioj, kaj formalaj kaj neformalaj.

El estas uzata por indiki homojn kaj tiajn bestojn kiel mamuloj kaj birdoj. Oni povas ĝin apliki metafore ankaŭ al aliaj bestoj, robotoj, la luno, ŝtormoj, ktp.

Lo estas uzata por indiki aĵojn, simplajn bestojn, ideojn, konceptojn, ktp.

Los estas uzata kiel la pluralo de kaj el kaj lo.

El ne distingas sekson. Propraj nomoj, kaj mallongaj vortgrupoj kiel la om, la fem, la xica, kaj la xico, estas bonaj alternativoj por sekshavaj pronomoj. (Iuj parolantoj uzas la neoficialajn vortojn elo kaj ela por "li" kaj "ŝi", kiam ambaŭ ĉeestas en la kunteksto.)

  • Do es Joana? La xica es en la jardin. – Kie estas Joanna? La knabino (= ŝi) estas en la ĝardeno.
  • Do es mea come de matina? Acel es en la cosina. – Kie estas mia matenmanĝo? Tio (= ĝi) estas en la kuirejo.

Personan pronomon oni povas sekvigi per rilata subfrazo. Se la signifo restas klara, oni povas ellasi la pronomon, lasante la rilatan pronomon fari duoblan laboron:

  • El recorda sempre la nomes de los ci el ia encontra. – Li ĉiam memoras la nomojn de tiuj, kiujn li renkontis.
  • Me respeta tu, ci es tan saja. – Mi respektas vin, kiu estas tiel saĝa.
  • El ci osa, gania. – Tiu, kiu aŭdacas, gajnas.
  • Ci osa, gania. – Kiu aŭdacas, gajnas.

On estas ĝenerala nedifina pronomo, kiel "oni" en Esperanto. Ĝi indikas "homoj ĝenerale" aŭ "iu arbitra homo". Ĝi ofte evitas la bezonon de pasiva verbo:

  • On dise ce tu va parti. – Oni diras, ke vi foriros.
  • On debe repete la verbo. – Oni devus ripeti la verbon. / La verbo devus esti ripetita.

Se estas la refleksiva pronomo por la tria persono, kaj singulare kaj plurale. Ĝi indikas la subjekton de la aktuala verbo, sed estas mem neniam la subjekto:

  • El limpi se. – Ĝi purigas sin.
  • Los lava se. – Ili lavas sin.

La posedaj pronomoj ("la mia", "la via", ktp) estas la posedaj difiniloj ("mia", "via", ktp), enkondukitaj de la:

  • Me ia trova me libros, ma tu no ia trova la tuas. – Mi trovis miajn librojn, sed vi ne trovis la viajn.
  • Lo es ance plu grande ca la mea. – Ĝi estas ankaŭ pli granda ol la mia.
  • No toca acel jueta! Lo no es la tua. – Ne tuŝu tiun ludilon! Ĝi ne estas via!

Difinilaj pronomojEdit

Ĝuste kiel oni povas ŝanĝi adjektivon al substantivo, tiel oni povas ŝanĝi plej multajn difinilojn al pronomoj. La pronomoj esta, acel, kaj otra povas ĉiam akcepti la pluraligan -s. Kelkaj aliaj pronomoj povas ankaŭ akcepti -s, se tio pli klarigas la frazon.

  • tota, totas – ĉio, ĉiom, ĉiuj (kune)
  • ambos – ambaŭ
  • esta, estas – ĉi tiu, ĉi tiuj
  • acel, aceles – tiu, tiuj
  • cualce, cualces – iu ajn
  • cada – ĉiu (individue)
  • alga, algas – iuj, iom, kelkaj
  • cual – kiu, kiuj, kio
  • multe, multes – multaj, multe
  • poca, pocas – malmultaj, malmulte
  • plu – pli multaj, pli multe
  • la plu – plej multaj, plej multe
  • min – malpli multaj, malpli multe
  • la min – malplej multaj, malplej multe
  • un/la otra, otras – alia, aliaj
  • la mesma – la sama
  • un tal – tia

Ekzemploj:

  • Estas aspeta bela! – Ĉi tiuj aspektas bele!
  • Prende cualce. – Prenu iun ajn (el aro).
  • Me no vole judi, car me gusta egal cada. – Mi ne volas juĝi, ĉar mi ŝatas ĉiun egale.
  • Me vole grasia cada de esta persones. – Mi volas danki ĉiun el tiuj ĉi homoj.
  • Alga(s) pensa ancora ce la mundo es plata. – Kelkaj (homoj) ankoraŭ pensas, ke la mondo estas plata.
  • Tu ia versa mal la vino. Alga es sur la table. – Vi malbone verŝis la vinon. Iom estas sur la tablo.
  • Multe(s) de nos es programores. – Multaj el ni estas programistoj.
  • Me no ia regarda multe(s) de acel filmas. – Mi ne rigardis multajn el tiuj filmoj.
  • Me reconose poca(s) de la persones en la fola. – Mi rekonas malmultajn de la homoj en la amaso.
  • Plu va ariva pronto. – Pli multaj alvenos baldaŭ.
  • Alga parolas es clar, ma on no pote leje fasil la plu. – Iuj vortoj estas klaraj, sed oni ne povas facile legi la plej multajn.
  • Tu ave min ca me. – Vi havas pli malmulte ol mi.
  • Me vole bonveni tota(s) de vos. – Mi volas bonvenigi ĉiujn el vi / vi ĉiujn.
  • Me ia compra sinco libros nova, ma me ia lasa tota(s) en la bus. – Mi aĉetis kvin novajn librojn, sed mi lasis ĉiujn en la buso.
  • Ambos de la enfantes jua felis. – Ambaŭ el la infanoj ludas feliĉe.

La nombrovortojn oni povas uzi kiel pronomojn por indiki grupojn de specifa grandeco. Tiuj pronomoj kutime ne akceptas la pluraligan -s kaj ne bezonas difinilojn:

  • Tre de mea amis va ariva a esta sera. – Tri el miaj amikoj alvenos ĉi-vespere.
  • Cuanto pizas tu ia come? – Kiom da picoj vi manĝis?
    • Cuatro! – Kvar!
  • La cuatro de nos va come en junta. – Ni kvar manĝos kune.
  • Un de mea gatos manca. – Mankas unu el miaj katoj.
  • La tre ia abita en la mesma aparte. – La tri loĝis en la sama apartamento.

Por indiki neprecizajn oblojn de nombroj kiel sento, mil, aŭ milion, oni aldonas la pluraligan -s:

  • On ia vide miles de persones a la conserta. – Miloj da homoj ĉeestis la koncerton.
  • A cada anio, miliones migra a otra paises. – Ĉiujare milionoj migras en aliajn landojn.
  • On ia vacui miles de plu persones de locas inondada par la deluvias. – Oni evakuis milojn da kromaj homoj el regionoj superakvitaj de la inundoj.
  • On pote fatura plu sentos per servi. – Oni povas pagigi pliajn centojn kontraŭ servado.

Oni ne povas ŝanĝi la al pronomo. Oni uzas el kaj los anstataŭe:

  • La casa de mea padre es plu grande ca el de mea frate. – La domo de mia patro estas pli granda ol tiu de mia frato.
  • El es ance plu grande ca lo cual me intende compra. – Ĝi estas ankaŭ pli granda ol tiu, kiun mi intencas aĉeti.

Oni ne povas uzi no kiel pronomon, sed ĝi ja formas nun kaj no cosa. Ankaŭ la nombrovorton zero oni povas uzi kiel pronomon.

La idiomaĵa esprimo la un la otra signifas "unu la alian". Ĝi havas variantojn kiel la un o la otra (unu aŭ la alia), la un pos la otra (unu post alia), kaj la un sur la otra (unu sur alia):

  • La xicos colpa la un la otra. – La knaboj batas unu la alian.
  • Me pila me crepes la un sur la otra. – Mi amasigas miajn krespojn unu sur alian.

En iuj frazoj, pronomon tuj sekvas verbo, tiel ke oni riskas miskompreni la pronomon kiel difinilon sekvitan de verbo reuzita kiel substantivo. Ekzemple, senkuntekste oni ne povas certiĝi, ĉu acel veni de Italia signifas "tiu veno de Italio" aŭ "tio venas de Italio". En plej multaj kazoj, la kunteksto tute evidentigas la celon. Sed LFN-komencantoj kaj tiuj, kiuj deziras eviti esti miskomprenataj, povas aldoni simplan substantivon – kiel personcosa – post la difinilo anstataŭ ĝin pronomigi:

  • Acel cosa veni de Italia. – Tiu afero venas de Italio.
  • Recorda ce alga persones (o algas) abita en sua auto. – Memoru, ke iuj personoj loĝas en sia aŭto.

Kelkfoje oni volas klarigi, ke la deverba substantivo ne estas verbo. Ĉe vortoj kiel alga, multe, kaj poca, oni povas aldoni de inter la difinilo kaj la substantivo; la difinilo tiam fariĝas pronomo, sed la substantivo ne fariĝas verbo. Ĉe aliaj difiniloj, kiel esta kaj acel, oni povas aldoni la antaŭ la difinilo:

  • La profesor ia demanda alga de atende. – La profesoro petis iom da atento.
  • Multe de labora pote es evitada. – Multe da laboro povas esti evitita.
  • La esta deside no es un bon resulta. – Tiu ĉi decido ne estas bona rezulto.

Demandaj pronomoj Edit

LFN havas di pronomojn, kiujn oni uzas por krei demandojn:

  • cual? – kiu?, kio? (= cual cosa?)
  • ci? – kiu? (= cual person?)

Ci estas nur pronomo, kaj oni ne uzu ĝin kiel difinilon.

Cual estas baze difinilo, sed oni ofte uzas ĝin ankaŭ kiel pronomon, se oni akceptas la malgrandan riskon de malkompreno ĉe esprimoj kiel cual veni de Italia.

Ekzemploj:

  • Cual tu gusta? – Kiun (el ĉi tiuj ebloj) vi ŝatas?
  • Cual tu prefere, la rojas o la verdes? – Kiujn vi preferas, la ruĝajn aŭ la verdajn?
  • Ci vole es un milionor? – Kiu volas esti milionulo?
  • Tu vade a la sinema con ci? – Kun kiu vi iras al la kinejo?
  • Ce es en la caxa? – Kio estas en la skatolo?
  • Vos prefere ce? – Kion vi preferas?

Oni uzas ci e cual ankaŭ en nerektaj demandoj.

Rilataj pronomoj Edit

Cual e ci funkcias ankaŭ kiel rilataj pronomoj, enkondukante rilatan subfrazon:

  • cual – kiu, kiun
  • ci – kiu, kiun (= la person cual...)

La rilata pronomo por homo estas ci. La rilata pronomo por aĵo estas cual:

  • Esta es la fem de ci me ia compra mea auto. – Ĉi tiu estas la virino, de kiu mi aĉetis mian aŭton.
  • La fem de ci me ia oblida sua nom es denova a la porte. – La virino, kies nomo mi forgesis, estas denove ĉe la pordo.
  • A, vide la patetas ci segue sua madre! – Ha, vidu la anasidojn, kiuj sekvas sian patrinon!
  • La libro cual me leje es tro longa. – La libro, kiun mi legas, tro longas.
  • La casa en cual nos abita es tro peti. – La domo, en kiu ni loĝas, estas tro malgranda.
  • La superstisios – me gusta esta parola! – cual me ia investiga es riable. – La superstiĉoj – mi ŝatas tiun vorton! –, kiujn mi esploris, estas ridindaj.
  • El esperia un sonia cual el teme. – Ŝi spertas sonĝon, kiun ŝi (ankaŭ) timas.
  • Komparu: El esperia un sonia ce el teme. – Ŝi spertas sonĝon, ke ŝi timas. (Ŝi timas en la sonĝo.)

Ĉe iuj rilataj subfrazoj, la ĉeffrazo preterlasas la substantivon, kiun la subfrazo priskribas. La rilata pronomo mem okupas la lokon de tiu substantivo. Tiam oni povas uzi lo cual anstataŭ cual kaj el ci anstataŭ ci, se oni volas eviti konfuzon:

  • Acel es lo cual me ia comprende. – Tio estas tio, kion mi komprenis.
  • Me comprende lo sur cual on ia instrui me. – Mi komprenas tion, pri kio oni instruis min.
  • Me no recorda (el) ci me ia vide. – Mi ne memoras tiun, kiun mi vidis.
  • Me no recorda (el) a ci me ia parla. – Mi ne memoras tiun, al kiu mi parolis.

Aliaj pronomoj Edit

Ekzistas kvar specialaj pronomoj por indiki homojn. Oni uzas ilin nur singulare:

  • algun – iu (homo) (= alga un, alga person)
  • cualcun – iu ajn (homo) (= cualce un, cualce person)
  • cadun – ĉiu (homo, individue) (= cada un, cada person)
  • nun – neniu (homo) (= no un, no person)

Ekzemploj:

  • Algun entre nos es la asasinor. – Iu inter ni estas la murdinto.
  • Dise acel broma a cualcun, e el va rie. – Diru tiun ŝercon al iu ajn, kaj tiu ridos.
  • Cadun debe reseta un premio. – Ĉiu devas ricevi premion.
  • Me senta en la atrio per un ora, e nun ia parla a me. – Mi sidas unu horon en la vestiblo, kaj neniu parolis al mi.

La respondaĵoj de algun, cualcun, cadun, kaj nun por aĵoj estas alga cosa (io), cualce cosa (io ajn), cada cosa (ĉiu aĵo, individue), kaj no cosa (nenio).

Pronomaj vortgrupoj Edit

Pronomojn oni normale ne modifas per difinilojadjektivoj, sed oni ja povas modifi ilin per prepoziciaj vortgrupoj:

  • Nos en la sindicato esije plu diretos. – Ni en la sindikato postulas pli da rajtoj.
  • Tota de la lenio es danada. – Ĉiom el la ligno estas difektita. / La tuta ligno estas difektita.
  • La plu de esta linguas es difisil. – Plej multaj el ĉi tiuj lingvoj malfacilas.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.