FANDOM


Kiel frazo, subfrazo enhavas subjekton kaj verbon, sed ĝi formas parton de pli granda frazo.

Ĉiu frazo entenas ĉeffrazon. Tion oni povas modifi diversmaniere per unu aŭ pli multaj subfrazoj. Se subfrazo modifas substantivan vortgrupon, oni nomas ĝin rilata subfrazo (aŭ adjektiveca subfrazo). Se ĝi modifas verbon aŭ la tutan ĉeffrazon, oni nomas ĝin adverbeca subfrazo. Kaj se ĝi ludas la rolon de substantivo, oni nomas ĝin substantiveca subfrazo.

Krome, frazo povas enhavi pli ol unu ĉeffrazon.

Rilataj subfrazoj Edit

Rilata subfrazo (aŭ adjektiveca subfrazo) estas subfrazo, kiu modifas substantivon. Rilataj subfrazoj sekvas la substantivojn modifatajn, kaj ili kutime komenciĝas per unu de la rilataj pronomoj ci kaj cual:

  • La om ci ia abita asi ia vade a New York. – La viro, kiu loĝis ĉi tie, iris al Novjorko.
  • La poma cual ia cade de mea saco es aora noncomable. – La pomo, kiu falis de mia sako, estas nun nemanĝebla.

Por klareco, oni povas apartigi rilatan subfrazon disde la cetera frazo per komoj, precipe se ĝi estas longa aŭ komplika:

  • La poma, cual ia cade de mea saco en la fango a matina ier, es aora noncomable. – La pomo, kiu falis de mia sako en la koton hieraŭ matene, estas nun nemanĝebla.

Iuj rilataj subfrazoj ne estas esencaj por la signifo de la frazo, sed simple aldonas pasantan komenton. Tiajn subfrazojn oni ĉiam apartigas per komoj:

  • La can, ci ave manxas negra, ia morde la polisior. – La hundo, kiu havas nigrajn makulojn, mordis la policanon.
  • Mea padre, ci ia jubila, abita en Mexico. – Mia patro, kiu emeritiĝis, loĝas en Meksiko.
  • Esta jus, cual Ana ia fa, ave un bon sabor. – Ĉi tiu suko, kiun Ana faris, bongustas.

Ci kaj cual povas funkcii kiel aŭ la subjekto aŭ la objekto de la rilata subfrazo. Objektoj normale sekvas la verbon, sed kiam unu el ĉi tiuj estas la objekto, ĝi staras antaŭ kaj la subjekto kaj la verbo:

  • La fem ci me ama veni de Frans. – La virino, kiun mi amas, venas de Francujo.
  • La robot cual me ia construi no opera. – La roboto, kiun mi konstruis, ne funkcias.
  • Nos ta vade a mea casa, cual es prosima. – Ni iru al mia domo, kiu proksimas.

Kiam la rilata pronomo estas la objekto de prepozicio, la prepozicio venas unue:

  • La fem de ci nos parla labora a mea ofisia. – La virino, pri kiu ni parolas, laboras ĉe mia oficejo.
  • Tua libro, en cual me ia scrive sua nom, es sur la table. – Via libro, en kiu mi skribis ŝian nomon, estas sur la tablo.

Kiam de cide cual enkondukas posedatan nomon ene de la rilata subfrazo, tiun substantivon oni kutime enkondukas per sua por klareco:

  • Esta fem, de ci sua sposo labora en la banco, es un cocor eselente. – Ĉi tiu virino, kies edzo laboras en la banko, estas bonega kuiristo.
  • La fem, de ci tu conose sua sposo, labora a me ofisia. – La virino, kies edzo vi konas, laboras ĉe mia oficejo.
  • La fem, de ci tu ia dona la letera a sua sposo, es encantante. – La virino, al kies edzo vi donis la leteron. estas ĉarma.
  • Mea auto, de cual sua motor es rompeda, es aora dejetada. – Mia aŭto, kies motoro estas rompita, estas nun rubaĵo.

In iuj lingvoj, rilata subfrazo povas rilati al la tuta antaŭa ĉeffrazo. En LFN, se tio estigus dusencecon, oni povas uzi tian esprimon kiel e lo, e esta, aŭ e acel anstataŭe:

  • El pote salta a un metre alta, e esta ia surprende me. – Li povas salti unu metron alte, kio surprizis min.
  • Los studia la pragmatica, e acel es per dise la rol de contesto en la comprende de frases. – Ili studas pragmatikon, kio estas la rolo de kunteksto en la kompreno de frazoj.

Alia maniero por komenci rilatan subfrazon estas per rilata adverbo:

  • Me labora en Paris, do me abita. – Mi laboras en Parizo, kie mi loĝas.
  • El va visita en julio, cuando la clima es bon. – Li vizitos en julio, kiam la vetero estos bona.
  • Acel es la razona per ce Juan ia parti. – Tio estas la kialo, pro kiu Juan foriris.

Tiaj rilataj subfrazoj ofte similas al adverbecaj subfrazoj:

  • Me laboras do me abita. – Mi laboras, kie mi loĝas.
  • El va visita cuando la clima es bon. – Li vizitos, kiam la vetero estos bona.

Adverbecaj subfrazoj Edit

Adverbeca subfrazo modifas aŭ la verbon de la ĉeffrazo aŭ la ĉeffrazon mem. Adverbecan subfrazon oni enkondukas per unu el la adverbaj-subjunkcioj (como, cuando, cuanto, do) aŭ unu el la specialaj subjunkcioj si, car, afin, kaj ca:

  • Me no teme la can, car el es multe peti. – Mi ne timas la hundon, ĉar ĝi estas tre malgranda.
  • Si los redui tro rapida sua pesa, los va regania lo. – Se ili perdos pezon tro rapide, ili regajnos ĝin.
  • Me core afin la rinoseros no catura me. – Mi kuras, por ke la rinoceroj ne kaptu min.
  • El ia scrive cuando sua madre ia demanda. – Li skribis, kiam lia patrino petis.
  • El dise ce el es felis do el abita. – Li diras, ke li estas feliĉa, kie li loĝas.
  • On no ia permete ce me fa la cosas como me ia desira. – Oni ne permesis min fari aferojn, kiel mi deziris.
  • Esta es plu labora ca me ia previde. – Ĉi tio estas pli da laboro, ol mi atendis.

Oni povas rigardi adverbecan subfrazon enkondukitan per subjunkcio (como, cuando, cuanto, do) kiel mallongigitan rilata subfrazo. Ekzemple, la lastajn tri ekzemplojn ĉi-supre oni povas esprimi ankaŭ ĉi-maniere:

  • El ia scrive a la ora cuando sua madre ia demanda. – Li skribis je la horo, kiam lia patrino petis.
  • El dise ce el es felis a la loca do el abita. – Li diras, ke li estas feliĉa en la loko, kie li loĝas.
  • On no ia permete ce me fa la cosas en la modo como me desira. – Oni ne permesis min fari aferojn en la maniero, kiel mi deziris.

Substantivecaj subfrazoj Edit

Substantiveca subfrazo funkcias kiel substantivo: ĝi povas esti la subjekto aŭ objekto de verbo aŭ prepozicio. Substantivecajn subfrazojn oni enkondukas per la specialaj subjunkcioj ceesce, per unu el la pronomoj-subjunkcioj ci kaj cual, aŭ per unu el la adverboj-subjunkcioj.

Por eltrovi, ĉu subfrazo estas vere substantiveca subfrazo, anstataŭigu ĝin per "li", "ŝi", "ĝi", aŭ "ili". Se tio rezultigas bonan frazon, la subfrazo estas substantiveca subfrazo. Substantivecaj subfrazoj estas tipe objektoj de verboj de pensado, sensado, aŭ emocio:

  • Me vide do tu es. – Mi vidas, kie vi estas.
  • Cuando me va parti, me no sabe. – Kiam mi foriros, mi ne scias.
  • Me sabe de do tu veni. – Mi scias, de kie vi venas.
  • Me sabe ci ia dise acel. – Mi scias, kiu diris tion.
  • Me ia oia cual tu ia dise. – Mi aŭdis, kion vi diris.
  • Me pote divina cual el leje. – Mi povas diveni, kiun li legas.

Multajn substantivecajn subfrazojn oni enkondukas per la specialaj subjunkcioj ce ("ke") aŭ esce ("ĉu"):

  • Me pensa ce el es bela. – Mi pensas, ke ŝi estas bela.
  • Me pensa ce el pote salta a un metre alta. – Mi pensas, ke li povas salti unu metron alte.
  • Me pensa ce si. – Mi pensas, ke jes.
  • Me duta esce el pote salta a un metre alta. – Mi dubas, ĉu li povas salti unu metron alte.

Substantivecaj subfrazoj ofte raportas tion, kion iu diris, pensis aŭ demandis. Ĉiakaze, la tempo de la verbo en la substantiveca subfrazo restas sama kiel tiu en la origina diro, penso aŭ demando (ĝuste kiel en Esperanto):

  • Me ia dise: "Me veni de London."  >  Me ia dise ce me veni de London.
    • Mi diris: "Mi venas de Londono."  >  Mi diris, ke mi venas de Londono.
  • El pensa: "La tren ia es tarde."  >  El pensa ce la tren ia es tarde.
    • Ŝi pensas: "La trajno malfruis."  >  Ŝi pensas, ke la trajno malfruis.
  • El ia demanda: "Cuando nos va parti?"  >  El ia demanda cuando nos va parti.
    • Li demandis: "Kiam ni foriros?"  >  Li demandis, kiam ni foriros.
  • Me va vole sabe: "Do la selebra es?"  >  Me va vole sabe do la selebra es.
    • Mi volos scii: "Kie estas la festo?"  >  Mi volos scii, kie la festo estas.

Rilataj kaj adverbecaj subfrazoj povas aspekti simile al substantivecaj subfrazoj. Por klarigi, ke oni intencas rilatan aŭ adverbecan subfrazon, aldonu substantivon aŭ pronomon antaŭ cualci:

  • Me no comprende la ata cual tu intende. – Mi ne komprenas la agon, kiun vi intencas.
  • Me ia oia lo cual tu ia dise. – Mi aŭdis tion, kio vi diris.
  • Me no conose el ci tu ia indica. – Mi ne konas tiun, kiun vi indikis.
  • Me vide la loca do tu es. – Mi vidas la lokon, kie vi estas.
  • Me no sabe la ora cuando me va parti. – Mi ne scias la horon, kiam mi foriros.

Kunligitaj ĉeffrazoj Edit

Per konjunkcioj oni povas kunligi du ĉeffrazojn kiel unu solan frazon. Oni ofte inkluzivas komon antaŭ la konjunkcio:

  • Me ia desira la auto, ma me no ia ave la mone. – Mi deziris la aŭton, sed mi ne havis la monon.
  • Me desira un bon carera e me vole ance trova un sposa bela. – Mi deziras bonan karieron kaj mi volas ankaŭ trovi belan edzinon.

Tiaj ĉeffrazoj povas stari kiel sendependaj frazoj, kun aŭ sen konjunkcioj:

  • El ia vole canta e el ia vole dansa, ma el ia teme. – Li volis kanti kaj li volis danci, sed li timis.
  • El ia vole canta. E el ia vole dansa. Ma el ia teme. – Li volis kanti. Kaj li volis danci. Sed li timis.
  • El ia vole canta. El ia vole dansa. El ia teme. – Li volis kanti. Li volis danci. Li timis.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.