Wikia

Vici de LFN

Verboj

Talk0
2,872pages on
this wiki

Tipa verbo indikas la okazon aŭ ĉeson de iu ago (kuri, halti), rilato (havi, perdi), aŭ stato (stari, fandi). En LFN, verboj ne ŝanĝiĝas por indiki tiajn aferojn kiel tempo aŭ modo. Anstataŭe oni uzas adverbojn – precipe la tri antaŭverbaĵojn ia, va, kaj ta. Oni povas senŝanĝe reuzi iun ajn verbon kiel substantivon.

Contents

TempoEdit

La estontan tempon oni markas per va (vorto de franca origino). Pasintajn tempojn, inkluzive de la perfekta kaj la pluskvamperfekta, oni markas per ia (de ĉabakana origino). Ĉi tiuj estas specialaj adverboj, kiuj staras antaŭ la verbo. La prezencon oni ne markas:

  • Me canta. – Mi kantas.
  • Me va canta. – Mi kantos.
  • Me ia canta. – Mi kantis / Mi estas kantinta / Mi estis kantinta.

Rakontoj ofte priskribas aferojn, kiuj okazas en la pasinteco (aŭ en imagata pasinteco), aŭ kies tempa situo tute ne gravas al la leganto. En tiaj okazoj, oni povas ellasi la vorton ia.

LFN ne distingas perfektan kaj neperfektajn aspektojn de la verbo (ekz. "mi manĝis", "mi estas manĝinta", "mi estis manĝinta"). Oni povas tamen facile klarigi la tempan sinsekvon de du agoj, se oni markas la pli fruan per ja ("jam"):

  • Cuando tu ia encontra nos, nos ia come ja. – Kiam vi renkontis nin, ni jam manĝis.
  • Si tu reveni doman, me va fini ja la labora. – Se vi revenos morgaŭ, mi estos (jam) fininta la laboron.
  • Si tu ta esplica ja plu bon la problem, me no ta fa esta era. – Se vi (jam) klarigus la problemon pli bone, mi ne farus tiun ĉi eraron.
  • Si me no ia vide ja la aparato, me no ta comprende. – Se mi ne jam vidis la aparaton, mi ne komprenus / mi ne estus kompreninta.
  • Sempre cuando me ateni la fini de un capitol, me oblida ja la titulo. – Kiam ajn mi atingas la finon de ĉapitro, mi (jam) forgesis la titolon.

Oni povas klarigi la tempan sinsekvon alimaniere:

  • Me ia come ante aora. – Mi manĝis antaŭ nun.
  • Me ia come plu temprana. – Mi manĝis pli frue.
  • Me ia fini come. – Mi finis manĝi.
  • Me va come pronto. – Mi baldaŭ manĝos.
  • Me comensa come. – Mi komencas manĝi.
  • Me va come pos acel. – Mi manĝos post tio.
  • Me va come plu tarda. – Mi manĝos poste.

LFN ne rekte indikas kondiĉan kaj subjunktivan modojn. La ĉeesto de si kaj donce ("se", "do") kutime sufiĉas por sugesti kondiĉan signifon, kaj verboj kiel duta ("dubi"), vole ("voli"), desira (deziri), espera ("esperi"), kaj debe ("devi") ofte sufiĉas por sugesti la subjunktivon.

Tamen, LFN havas nedevigan partikulon ta (de haitia origino), kiun oni povas uzi por indiki, ke io estas nereala, aŭ dubata, aŭ nur ebla aŭ dezirata. Ta pote indica ance un demanda cortes. Oni povas uzi ĝin en diversaj situacioj, kie multaj lingvoj uzus subjunktivan aŭ kondiĉan modon, kaj ĝi ofte respondas al la esperanta finaĵo "-us":

  • Si me ta rena la mundo, cada dia ta es la dia prima de primavera. – Se mi regus la mondon, ĉiu tago estus la unua tago de printempo.
  • Si lo no esiste, on ta debe inventa lo. – Se ĝi ne ekzistus, oni devus inventi ĝin.
  • Me duta ce tu ta dise acel. – Mi dubas, ke vi dirus tion.
  • La mundo ta es sempre pasosa! – La mondo estu ĉiam paca!
  • Tu ta dona la sal, per favore? – Ĉu vi bonvolus doni la salon?
  • Nos ta dansa! – Ni dancu!

Normale, oni povas uzi nur unu el va, ia, kaj ta kun ĉiu verbo. Escepta kazo estas ia ta, kiu samsignifas kiel la kondiĉan preteriton en la latinidaj lingvoj, "would have" en la angla, kaj "estus -inta" en esperanto. Ekzemple, Richard Nixon rimarkigis distre:

  • Me ia ta es un bon pape. – "I would have made a good pope." (Mi estus estinta bona papo.)

Kiel en esperanto, nerekta parolo retenas la tempon de la rekta diro:

  • El ia dise ce la sala es fria. = El ia dise: "Oji, la sala es fria." – Li diris, ke la ĉambro estas malvarma. = Li diris: "La ĉambro estas malvarma hodiaŭ."
  • El ia demanda esce la sala es fria. = El ia demanda: "Esce la sala es fria?" – Li demandis, ĉu la ĉambro estas malvarma. = Li demandis: "Ĉu la ĉambro estas malvarma?"
  • El ia pensa ce la sala ia es fria. = El ia pensa: "Ier, la sala ia es fria." – Li pensis, ke la ĉambro estis malvarma. = Li pensis: "La ĉambro estis malvarma hieraŭ."

ImperativoEdit

La imperativon, aŭ ordonformon de la verbo, oni ne markas. Ĝi malsamas de la prezenco per tio, ke oni ellasas la subjekton. La subjekto estus normale tuvos, do la persono(j), al kiu(j) oni parolas. Oni povas uzi tata ce, se oni bezonas inkluzivi subjekton:

  • Para! = Haltu!
  • Pardona me. – Pardonu min.
  • Toca la tecla de spasio per continua. – Puŝu la spacostangon por daŭrigi.
  • Vade a via, per favore! = Bonvolu foriri!
  • Tu rena ta veni. – Venu via regno.
  • Ta ce tu rena veni! – (Mi deziras, ke) via regno venu!

NeadoEdit

Oni neas verbojn per la adverbo no, kiu staras antaŭ kaj la verbo kaj va, ia, aŭ ta:

  • Me no labora oji, e me no va labora doman. – Mi ne laboras hodiaŭ, kaj mi ne laboros morgaŭ.
  • El no ia pensa ce algun es asi. – Li ne pensis, ke iu estas ĉi tie.
  • No traversa la strada sin regarda. – Ne transiru la straton sen rigardi.

ParticipojEdit

Participo estas verbo uzata kiel adjektivo aŭ adverbo. Verboj formas aktivan participon per -nte, kaj pasivan participon per -da. Ĉi tiuj estas adjektivoj respondaj al tiuj formeblaj per "-anta" kaj "-ita" (aŭ "-ata") en esperanto, kaj oni povas ilin uzi egale bone kiel adverbojn kaj substantivojn. La aktiva participo implicas normale disvolviĝantan agon, dum la pasiva participo sugestas, ke la ago okazis en la pasinteco:

  • Un ruido asustante ia veni de la armario. – Timiga bruo venis de la ŝranko. (adjektivo)
  • La om creante scultas es amirable. – La viro kreanta skulptaĵojn estas admirinda. (adjektivo; = la om ci crea scultas)
  • El ia sta tremante en la porte. – Ŝi staris tremante en la pordo. (adverbo)
  • Nos ia colie tota de la composantes. – Ni kolektis ĉiun el la komponantoj. (substantivo)
  • Per favore, no senta sur la seja rompeda. – Bonvolu ne sidi sur la rompita seĝo. (adjektivo)
  • El ia cade embarasada tra la seja. – Li falis embarasite tra la seĝo. (adverbo)
  • Se novela va es un bonvendeda. – Ŝia romano estos furoraĵo. (substantivo)

La aktiva participo povas havi objekton. Krome, oni povas uzi ĝin kiel komplementon de la verbo es por transdoni progresan sencon:

  • Me es lenta asorbente la informa. – Mi estas malrapide sorbanta la informon.
  • Me no ia disturba tu, car tu ia es laborante. – Mi ne ĝenis vin, ĉar vi estis laboranta.

Sed participa konstruo ofte ne necesas, ĉar tiun signifon oni povas esprimi alimaniere:

  • Me asorbe lenta la informa. – Mi malrapide sorbas la informon.
  • Vade a via, me labora. – Foriru, mi laboras.
  • Me continua come. – Mi daŭrigas manĝi.
  • Me come continual. – Mi daŭre manĝas.
  • Me come tra la dia intera. – Mi manĝas tra la tuta tago.

La pasivan participon oni povas uzi kiel komplementon de la verboj esdeveni, donante pasivan sencon. Par ("de", "fare de") enkondukas la faranton de pasiva ago:

  • Esta sala ia es pintida par un bufon. – Ĉi tiu ĉambro estas farbita de klaŭno.
  • La sala deveni pintida. – La ĉambro estas farbata.
  • Acel ponte ia es desiniada par un injenior famosa. – Tiu ponto estis fasonita de konata inĝenerio.
  • Ia deveni conoseda ce el ia es un om perilosa. – Fariĝis konate, ke li estas/estis danĝera viro.

Aktiva frazo kun onalgun kiel sia subjekto estas ofte eleganta alternativo por pasiva frazo:

  • On pinti la sala. – Oni farbas la ĉambron.
  • On no conose cuanto persones teme aranias. – Oni ne scias, kiom da homoj timas araneojn.
  • Algun ia come lo. – Ĝi estis manĝita de iu.

La aktiva participo de es estas esente:

  • Esente un bufon, el ia senta sur la seja rompeda. – Estante klaŭno, li sidiĝis sur la rompita seĝo.

TransitivecoEdit

Transitiva verbo estas verbo, kiun oni povas rekte sekvigi per substantiva vortgrupo (objekto), sen intervena prepozicio. Netransitiva verbo ne havas tian objekton. Ekzemple:

  • Me senta. – Mi sidas. (senta estas netransitiva)
  • La patatas coce. – La terpomoj kuiriĝas. (coce estas netransitiva)
  • El usa un computador. – Ŝi uzas komputilon. (usa estas transitiva)
  • Los come bananas. – Ili manĝas bananojn. (come estas transitiva)

Transitiveco estas fleksebla en LFN. Ekzemple, se oni aldonas objekton post netransitiva verbo, la verbo fariĝas transitiva. La objekto semantike respondas al la netransitiva subjekto, kaj la verbo nun signifas "igas (la objekton) ...i":

  • Me senta la enfantes. – Mi sidigas la infanojn. (= Me causa ce la enfantes senta)
  • Me coce la patatas. – Mi kuiras la terpomojn. (= Me causa ce la patatas coce)

Oni povas ellasi la objekton de transitiva verbo, se ĝi evidentas pro la situacio aŭ la kunteksto:

  • El canta un melodia. – Ŝi kantas melodion. > El canta. – Ŝi kantas. (= El canta alga cosa)

Kiam la objekto kaj subjekto de verbo estas la sama afero, oni povas uzi refleksivan pronomon kiel la objekton:

  • Me senta me. – Mi sidigas min / mi sidiĝas. (= Me deveni sentante)
  • La porte abri se. – La pordo malfermas sin / malfermiĝas. (= La porte abri – sed kun emfazo, ke neniu ŝajnas ĝin malfermi; ĝi mem ŝajne sin malfermas)

Kaj por klarigi, ke oni uzas verbon transitive, oni povas uzi esprimojn kun facausa:

  • Me fa ce la enfantes senta. – Mi igas la infanojn sidi. (= Me senta la enfantes)
  • Me causa ce la fango adere a me botas. – Mi igas la koton gluiĝi al miaj botoj. (= Me adere la fango a me botas)

En iuj lingvoj, la objekto de transitiva verbo povas havi komplementon. LFN uzas aliajn strukturojn anstataŭe:

  • Los ia eleje el a presidente. – Ili elektis lin prezidanto. (prepozicio de rezulta stato)
  • Me ia pinta la casa a blanca. – Mi farbis la domon blanka. (prepozicio de rezulta stato)
  • Me ia fa ce el es felis. – Mi faris lin feliĉa. (substantiveca subfrazo)
  • El ia dise ce me es stupida. – Li nomis min stulta. (substantiveca subfrazo)

La unusola escepto temas pri la verbo nomi, kaj oni rigardas ĝin ekzemplo de apozicio

  • La esplorores ia nomi la rio la Amazon. – La esploristoj nomis la riveron Amazono. (= los ia dona la nom "la Amazon" a la rio)

Sensubjektaj verboj Edit

Kelkaj verboj havas neniun evidentan subjekton. La plej klaraj ekzemploj estas vortoj, kiuj rilatas al la vetero aŭ la ĝenerala medio:

  • Neva. – Neĝas.
  • Va pluve. – Pluvos.
  • Es tro calda en esta sala. – Tro varmas en ĉi tiu ĉambro.
  • Es bon – Estas bone.

Alia ekzemplo okazas, kiam la subjekto estas efektive vosta substantiveca subfrazo:

  • Pare ce tu es coreta. – Ŝajnas, ke vi pravas.
  • Es importante ce me no oblida esta. – Gravas, ke mi ne forgesu ĉi tion.

Ĉe la verbo es, se la subjekto estas pronomo (tipe el, lo, aŭ los) priskribata de rilata subfrazo, eblas ellasi la pronomon kaj movi la rilatan subfrazon ĝis la fino de la frazo:

  • Es me ci ama Maria. = El ci ama Maria es me. – Estas mi, kiu amas Marian. = Tiu, kiu amas Marian, estas mi.
  • Es Maria ci me ama. = El ci me ama es Maria. – Estas Maria, kiun mi amas. = Tiu, kiun mi amas, estas Maria.
  • Es la bal blu cual me ia perde. = Lo cual me ia perde es la bal blu. = La bal blu es lo cual me ia perde. – Estas la blua pilko, kiun mi perdis. = Tio, kion mi perdis, estas la blua pilko. = La blua pilko estas tio, kion mi perdis.

Ave sen subjekto indikas la ĉeeston aŭ ekziston de io. La malo estas no ave:

  • Ave un serpente en la rua. – Estas serpento sur la vojo.
  • No ave pexes en esta lago. – Ne estas multe da fiŝoj en ĉi tiu lago.
  • Ave multe persones asi oji. – Estas multaj homoj ĉi tie hodiaŭ.

VerboĉenojEdit

En LFN, la objekto de verbo povas esti nemarkita substantiveca subfrazo – ofte enhavante nur verbon, aŭ verbon kaj ties objekton. Tiu ĉi subordigita verbo estus infinitiva en multaj lingvoj, sed verboj en LFN ne havas apartan infinitivan formon. Anstataŭe la sinsekvo nomiĝas verboĉeno (un cadena de verbos). Oni povas ankoraŭ inkluzivi adverbon post la ĉefverbo, kaj nei la subordigitan verbon:

  • Me espera ariva ante tu parti. – Mi esperas alveni, antaŭ ol vi foriros.
  • La sol ia pare flota sur la acua. – La suno ŝajnis flosi sur la akvo.
  • Me ia gusta multe escuta oji me musica. – Mi multe ĝuis aŭskulti mian muzikon hodiaŭ.
  • On pote nunca spele coreta me nom. – Oni povas neniam ĝuste literumi mian nomon.
  • El teme no velia en la matina. – Li timas ne vekiĝi en la mateno.

Krom funkcii kiel la objekto de la ĉefverbo, subordigita verbo povas aperi ankaŭ kiel la subjekto de ĉefverbo, aŭ post prepozicio. Tia verbo ekvivalentas al gerundio aŭ infinitivo en aliaj lingvoj, kaj ĝi ne bezonas difinilon:

  • Nada es un bon eserse. – Naĝado estas bona ekzerco. Naĝi estas bona ekzerco.
  • Scrive un bon libro es multe difisil. – Verki bonan libron estas tre malfacile.
  • Es o no es, esta es la demanda. – Ĉu esti aŭ ne esti, tiel staras la demando.
  • Me viaja per vide la mundo. – Mi vojaĝas por vidi la mondon.
  • El ia mori pos nomi se seguor. – Ŝi mortis nominte sian sekvonton.
  • El ia abri la noza par colpa lo forte con un martel. – Li malfermis la nukson frapante ĝin forte per martelo.
  • On no pote pasea tra la mundo sin lasa impresas de pede. – Oni ne povas promeni tra la mondo sen lasi piedsignojn.

Verboj kiel substantivojEdit

Iun ajn verbon oni povas reuzi senŝanĝe kiel substantivon. La substantivo indikas aŭ okazon de la verba ago, aŭ ties rektan produkton:

  • Se condui ia es vera xocante. – Lia konduto estis vere ŝoka.
  • La valsa e la samba es dansas. – La valso kaj la sambo estas dancoj.
  • Esta va es un ajunta bela a la ragu. – Tio ĉi estos bela aldono al la stufaĵo.
  • Me ia prepara du traduis de la testo. – Mi preparis du tradukojn de la teksto.
  • "LFN" es un corti de "Lingua Franca Nova". – "LFN" estas mallongigo de "Lingua Franca Nova".
  • La universa ia es estrema peti a la momento de se crea. – La universo estis ege malgranda je la momento de sia kreo.
  • La scrive de un bon libro es multe difisil. – La verkado de bona libro estas tre malfacila. (= Scrive un bon libro es multe difisil)

Kun tia verbo kiel ajunta, malmulte da diferenco ekzistas inter un ajunta kaj un ajuntada. Sed la traduida estas la origina teksto, el kiu oni produktas la tradui, kaj un crea estas ago de krei un creada. Ĉi tio sekvas el la signifoj mem de la objektoj de la verboj: -da ĉiam indikas la objekton. Kun crea, la objekto estas ankaŭ la rezulto de la ago; sed kun tradui, la objekto kaj la rezulto estas du malsamaj aferoj. Kun malmultaj verboj, ekzemple dansa, kie la objekto kaj la ago estas la samaj, oni parolas pri un dansa, ne un dansada.

Advertisement | Your ad here

Photos

Add a Photo
2,935photos on this wiki
See all photos >

Recent Wiki Activity

See more >

Around Wikia's network

Random Wiki