FANDOM


La esense e futur de la idea de un lingua internasional
12345678
2 II
Esce on nesesa un lingua internasional? Esta demanda par sua naivia va evoca un rie en la jeneras futur, tal como nosa contemporas ta comensa rie, per esemplo, a la demanda "esce on nesesa la posta?" La majoria de la mundo intelijente va trova ja aora ce esta demanda es intera nonesesada. An tal, per coere, nos fa esta demanda, car on ave ancora multe persones ci responde "no" a lo. Ĉu lingvo internacia estas bezona? Tiu ĉi demando per sia naiveco elvokos ridon ĉe la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple ĉe la demando "ĉu poŝto estas bezona?" La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun ĉi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun ĉi demandon dank' al tio, ke ekzistas ankoraŭ multe da homoj, kiuj respondas je tiu ĉi demando per "ne".
La razona solitar, cual alga de esta persones ofre, es la seguente: "Un lingua internasional va destrui la linguas nasional e la nasiones." Nos confesa ce, an pos rompe tan multe nosa testa, nos ia pote en no modo comprende como lo ta es un aveni nonfelis per la umanas si, a un dia bela, lo ta evidenti ce no ave ja plu nasiones e linguas nasional, ma ave sola un familia de tota umanas con un lingua de tota umanas. Ma ta ce nos suposa ce esta ta es en fato un cosa asustante, e nos va freta per calmi esta seniores. La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas, estas sekvanta: "lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn". Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio ĉi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn ĉi sinjorojn.
Un lingua internasional desira sola dona la capasia de comprende mutua a la persones de poplas diferente, ci sta la un ante la otra como mudas – ma lo intende en no modo misca se en la vive interna de la poplas. La teme ce un lingua internasional va destrui la linguas nasional es tan egal riable como, per esemplo, la teme ce la posta, cual dona la capasia de comunica a los ci es distante la un de la otra, menasa elimina la conversas par boca entre persones! Un "lingua internasional" e un "lingua de tota la mundo" es du cosas intera diferente, cual on debe en no modo misca la un con la otra. Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poŝto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikiĝadi, minacas neniigi la buŝajn interparoladojn inter la homoj! "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.
Si nos ta suposa ce, a alga dia, la persones va conflue per fa un popla de tota umanas, en esta "aveni nonfelis" (como la xovinistes nasional va nomi lo) la culpa va parteni no a la lingua internasional, ma a la convinses e opinas cambiada de la persones. Alora la lingua internasional va fasili vera ce la persones ateni resultas sur cual on ia deside ja ce estas es prinsipal desirada. Ma si la intende de conflue no nase nondependente en la persones, la lingua internasional par se mesma va vole en no modo forsa un tal uni a la persones. Se ni supozus, ke fariĝos iam kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon, en tiu ĉi "malfeliĉo" (kiel nomos ĝin la naciaj ŝovinistoj) estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj. Tiam efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj la atingon de tio, kio antaŭe estos principe decidita de ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluiĝo ne naskiĝos ĉe la homoj memstare, la lingvo internacia per si mem certe ne volos altrudi al la homoj tian unuiĝon.
Nos ta pone estra discute la demanda de la desira o nondesira per xovinisme nasional, e nos va nota sola esta, ce an la xovinisme la plu intensa e sieca no debe esclui la gol de un lingua internasional. Car la relata entre la gol de un lingua internasional e la xovinisme nasional es egal como entre la patriotisme nasional e la ama a sua propre familia. Esce algun pote dise ce la aumenta de comunicas mutua e acordas entre persones de acel mesma pais (per un gol patriota) menasa en alga modo la ama familial? Lasante tute flanke la demandon pri la dezirindeco aŭ nedezirindeco de nacia ŝovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo; ĉar la rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia ŝovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia familio: ĉu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciprokaj komunikiĝoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando (celado patriota) minacas per io al la amo familia?
Par se mesma, la lingua internasional no sola no pote debili la linguas nasional, ma en contrasta, lo debe gida sin duta a la forti grande e flori plen de estas. Car on nesesa mestri linguas stranjer diversa, on no pote aora encontra comun un person ci posese perfeta sua propre lingua. E la linguas mesma, cual es constante puiada la un a la otras, deveni sempre plu confusada, descapasi se, e perde sua ricia e encanta natural. Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraŭe, ĝi sendube devas konduki al ilia granda fortiĝado kaj plena ekflorado: dank' al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedas perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon;
Ma cuando cadun de nos va debe mestri sola un lingua stranjer (e ance multe fasil), cadun de nos va ave la posible de mestri completa sua propre lingua, e cada lingua va developa pronto en un modo la plu potiosa e briliante, librinte de la presa de multe visinas, e plen conservante, sola a se, tota la fortes de sua popla. sed kiam ĉiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon (kaj ankoraŭ tre facilan), ĉiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj ĉiu lingvo, liberiĝinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola ĉiujn fortojn de sia popolo, disvolviĝos baldaŭ plej potence kaj brile. ¶
La razona du, cual la enemis de un lingua internasional ofre, es la teme ce cisa un lingua internasional va es elejeda de entre la linguas nasional, e ce alora la persones no va prosimi mutua a se, ma ce alga popla va crase e engoli simple tota otra poplas, par causa de la suprapotia enorme cual el va oteni supra tota otra poplas. La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimiĝos al si reciproke, sed simple ia unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank' al la grandega superforto, kiun ĝi ricevos super ĉiuj aliaj popoloj.
Esta razona no es intera sin funda. Ma on pote ofre lo sola contra esta o acel forma de lingua internasional cual es nonconsiderada e erosa. Esta razona perde natural tota sinifia, si nos fa ce on comprende ce un lingua internasional pote es, e va es, sola un spesie de lingua neutra, como nos va mostra a su. Tiu ĉi motivo estas ne tute senfundamenta; sed ĝi povas esti elmetita nur kontraŭ tia aŭ alia nepripensita kaj malĝusta formo de lingvo internacia. Tiu ĉi motivo kompreneble perdas ĉian signifon, se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia neŭtrala lingvo, kiel ni malsupre montros. ¶
Donce, per alga tempo, si nos lasa estra discute la demanda de la posiblia o nonposiblia de introdui un lingua internasional (sur esta tema nos va parla a su), si nos suposa ce la introdui de un tal lingua depende sola de nosa desira, e si nos esclui cualce paso xocante mal en la eleje de la lingua, alora cadun debe acorda ce on pote parla en no modo, an la plu peti, sur la nosivia de un lingua internasional. Ma la benefica cual un tal lingua ta trae a la mundo es tan enorme e vidable per cadun ce nos vera no nesesa parla de esta. An tal, nos va dise alga parolas a esta tema, an si simple per dona completia a nosa analise. Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu ĉi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia deziro, kaj se ni esceptos ian kriantan erarpaŝon en la elekto de la lingvo, ĉiu devas konsenti, ke pri malutilo de lingvo internacia neniel povas esti eĉ la plej malgranda parolo. Sed la utilo, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por ĉiu, ke pri tio ĉi ni propre ne bezonus paroli. Tamen kelke da vortoj ni diros pri tio ĉi, se eĉ simple pro pleneco de nia analizo. ¶
Esce vos ia considera a cualce tempo cual cualia ia leva la umanas a un loca tan nonatenable alta supra tota otra animales, cual es construida, en fato vera, a la mesma model como umanas? Nos debe tota nosa cultur e sivilia alta a sola un cosa: a la posese de lingua, cual ia capasi nos per la intercambia de pensas. Ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto: al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la interŝanĝadon de pensoj.
Como lo ta es a nos, la res egosa de la mundo, si nos no ta pote comunica par lingua la unes con la otras, si cadun de nos ta debe developa tota sua sabes e inteleto per se mesma, como un comensor, en loca de usa – par la intercambia de pensas – la frutas ja matur de la esperia e sabes diversa de milenios longa, de miliones e miles de miliones de otra creadas simil a nos? Alora, nos no ta sta, an par la grado la plu peti, plu alta supra acel bestias diversa cual ambie nos e cual es tan nonsaja e sin defende! Kio estus kun ni, fieraj reĝoj de la mondo, se ni ne povus lingve komunikiĝadi unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon ĉiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstataŭ faradi uzon – dank' al interŝanĝo de pensoj – de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreitaĵoj? Ni tiam eĉ per unu plej malgranda ŝtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin ĉirkaŭas kaj kiuj estas tiel sensaĝaj kaj senhelpaj!
Prende de nos la manos e la pedes e lo cual tu vole, ma lasa a nos sola la capasia de intercambia la pensas – e nos va resta egal como acel res de la natur, e nos va perfeti constante e nonsesante. Ma dona a cadun de nos an sento manos, dona a nos an sento sensas e capasias diversa, nonconoseda ante aora, ma prende de nos la capasia de intercambia la pensas – e nos va resta como bestias nonsaja e sin defende! Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la povadon interŝanĝadi la pensojn, – kaj ni restos tiuj samaj reĝoj de la naturo kaj ni konstante kaj senfine perfektiĝados; sed donu al ĉiu el ni eĉ centon da manoj, donu al ni eĉ centon da diversaj ĝis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de interŝanĝado de pensoj – kaj ni restos sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj.
Ma si la capasia, multe noncompleta e multe limitada, de intercambia la pensas ia ave un sinifia tan enorme per la umanas, alora considera la benefica, enorme e comparable con no otra cosa, cual la umanas ta oteni de la lingua cual ta completi la intercambia de pensas, e par cual no sola A ta pote es comprendeda con B, C con D, E con F, ma cadun de los ta pote es comprendeda con cadun de la otras! Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de interŝanĝo de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro tiu lingvo, kiu farus la interŝanĝadon de pensoj plena, kaj dank' al kiu ne sole A havus la eblon kompreniĝadi kun B, C kun D, E kun F, sed ĉiu el ili povus kompreniĝadi kun ĉiu el la aliaj!
Un sentuple intera de inventas la plu grande no va fa un revolui tan grande e beneficosa en la vive de la umanas como la introdui de un lingua internasional ta fa! Ta ce nos prende alga esemplos peti. Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn.
Nos atenta tradui la leteratur de cada nasion a la linguas de tota otra nasiones. Ma esta engoli vera un monton nonproduosa jigante de laboras e mone, e an tal, an con tota, nos pote tradui sola un parte la plu nonimportante de la leteratur umana – e, per cadun de nos, la majoria vasta de la leteratur umana con sua furnis rica de pensas variosa resta nonotenable. Ni penas tradukadi la verkojn de ĉiu nacio en la lingvojn de ĉiuj aliaj nacioj; sed tio ĉi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono kaj tamen malgraŭ ĉio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun riĉaj provizoj da diversaj pensoj por ĉiu el ni restas neakirebla.
Ma cuando un lingua internasional ta esiste, alora tota cual apare en la campo de la pensa umana ta es traduida sola en esta un lingua neutra, e multe operas ta es direta scriveda en esta lingua, e tota produidas de la spirito umana ta deveni otenable per cadun de nos. Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata nur en tiun ĉi unu neŭtralan lingvon kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu ĉi lingvo, kaj ĉiuj produktoj de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el ni.
Per la perfeti de esta o acel ramo de la sabes umana, nos organiza congresas internasional a cada paso. Ma los fa un rol tan misera cuando la partisipa en los es posible no per algun ci desira vera oia un cosa beneficante, no per algun ci vole vera comunica un cosa importante, ma sola per algun ci sabe babela en un cuantia de linguas. Nosa vive es corta, e la siensa es vasta: nos debe aprende, aprende, aprende! Por la perfektigado de tiu aŭ alia branĉo de la homaj scioj ni aranĝas sur ĉiu paŝo internaciajn kongresojn, – sed kian mizeran rolon ili ludas, kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion aŭdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga kaj la scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni!
Nos pote dedica sola un parte de nosa vive corta a la aprende, cual es per dise nosa anios enfantal e joven. Ma ai! Un parte grande de esta tempo cara desapare, intera nonproduosa, per la mestri de linguas! Nos ta gania tan multe si, par la esiste de un lingua internasional, nos ta pote dedica la tempo intera, aora dedicada a la aprende nonproduosa de linguas, a la aprende de siensas real e positiva! Alora, la umanas ta leva se a tan alta!… Al la lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu ĉi kara tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, se, dank' al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dediĉatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj! Kiel alte tiam leviĝus la homaro!… ¶
Ma nos no va parla plu a esta tema, car sin depende de la manera en cual cadun de nosa escutores relata a esta o acel forma de lingua internasional, nos duta ce on ave entre los an un ci ta duta la benefica mesma de un tal lingua. Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto, ĉar kiel ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatus al tiu aŭ alia formo de lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos inter ili eĉ unu, kiu dubus la utilecon mem de tia lingvo.
Ma car, a multe persones ci no es abituada de dona a se un calcula esata de sua gustas e nongustas, lo pare comun ce, si los no aproba esta o acel forma de la idea, los debe asoluta ataca la idea mesma en jeneral – donce nos, per es sistemosa en nosa analise, sujesta ce cadun de la escutores respetada ta nota bon en sua memoria, ante tota, ce sur la benefica jeneral de un lingua internasional – si on ta introdui esta – el no duta. Sed ĉar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare ŝajnas, ke se ili ne aprobas tiun aŭ alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute, – tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas ĉiun el la estimataj aŭskultantoj antaŭ ĉio noti al si bone en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia entute – se tia estus enkondukita – li ne dubas.
Donce memori bon, seniores, la conclui prima a cual nos ia veni. Nota lo a vos, e memori ce vos acorda con esta conclui, cual es per dise: Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu ĉi konkludo vi konsentas, nome: ¶
La esiste de un lingua internasional, par cual la persones de tota paises e poplas ta pote comprende mutua, ta trae un benefica enorme a la umanas. La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus kompreniĝadi inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.
La esense e futur de la idea de un lingua internasional
12345678

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.